Jean-Paul Belmondo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jean-Paul Belmondo
Persona informo
Jean-Paul Belmondo
Naskonomo Jean-Paul Charles Belmondo
Naskiĝo 9-an de aprilo 1933 (1933-04-09)
en Neuilly-sur-Seine, Seine,  Francio
Morto 6-an de septembro 2021 (2021-09-06) (88-jaraĝa)
en 7-a arondismento de Parizo,  Francio
Tombo Tombejo de Montparnasse vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Lernejo Alzaca • Conservatoire national supérieur d'art dramatiqueGimnazio Louis-le-Grand vd
Subskribo Jean-Paul Belmondo
Familio
Patro Paul Belmondo vd
Gefratoj Alain Belmondo • Muriel Belmondo vd
Edz(in)o Élodie Constantin • Natty Tardivel vd
Amkunulo Laura AntonelliUrsula Andress vd
Infanoj Paul Belmondo • Stella Belmondo • Patricia Belmondo • Florence Belmondo vd
Parencoj Victor Belmondo vd
Profesio
Okupo filmproduktoro • filmaktoro • stuntisto • teatra aktoro • aktoroteatra reĝisoro vd
Laborkampo aktorado • directing • kinfarado vd
Aktiva dum 1953–2015 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jean-Paul BELMONDO (naskiĝis la  9-an de aprilo 1933(nun 1933-04-09) en Neuilly-sur-Seine (Seine, nun Hauts-de-Seine), mortis la 6-an de septembro 2021 en Parizo, Francio) estis kina kaj teatra aktoro. Li estis gravulo de la Franca Nova Ondo.

Lia patro, Paul Belmondo, de piemonta deveno tra sia patro kaj sicilia deveno tra sia patrino, estis fama skulptisto kaj lia patrino estis pentristino. Lia frato Alain Belmondo estas direktoro de teatro kaj kino-produktoro dum lia fratino, Muriel, estas dancistino.

Lia filo, Paul Belmondo estas aŭtomobila piloto kaj posedas propran teamon de aŭtomobiloj.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Nedisciplinita kaj malŝatanta studadon, Jean-Paul Belmondo frue pasiiĝis por boksado kaj futbalo. Kiam 16-jara, li estis infektita de tuberkulozo, liaj gepatroj sendis lin al regiono Auvergne. Tiam, ripozante kaj en viviga aero, la junulo decidis fariĝi komediisto. Reveninte el Auvergne, li studis en la kurso de Raymond Girard. Li debutis en teatro en 1950 interpretante La Belle au bois Dormant en la hospitaloj de la urbo Parizo. Dum ses monatoj, Raymond Girard helpis lin prepari la konkurson de konservatorio de drama arto, kie, sukcesinte en 1951, Jean-Paul Belmondo fariĝis lernanto de Pierre Dux. Li restis tie dum kvar jaroj kaj renkontis aktorojn Jean Rochefort, Jean-Pierre Marielle, Pierre Vernier kaj Michel Beaune. Li poste estis forpelita pro sia sinteno. En 1953 li vere debutis en du teatraĵoj en Théâtre de l'Atelier, Médée de Jean Anouilh kaj Zamore de Georges Neveux, ambaŭ reĝisoritaj de André Barsacq.


La 4-an de decembro 1953, li edziĝis kun dancistino Élodie Constantin, kiu naskos al li tri infanojn: Patricia (1958) mortinta en incendio en 1994, Florence (1960) kaj Paul Belmondo (1963). Jean-Paul Belmondo kaj Élodie eksedziĝis en 1966.

Li debutis sian kinan karieron per eta rolo: Sois belle et tais-toi (1957). Li fariĝis konata en 1960 dank'al sia unua granda rolo en A bout de souffle kun Jean Seberg de Jean-Luc Godard: li tiam fariĝis gravulo de Franca Nova Ondo. Li ankaŭ ludis kun Lino Ventura en Classe tous risques de Claude Sautet. Li akiris popularan sukceson per L'homme de Rio (1967), kun Françoise Dorléac (fratino de Catherine Deneuve kaj mortinta la 26-an de junio 1953), kaj poste ludis kun Anna Karina en Pierrot le fou (1965), mita verko de Jean-Luc Godard.

En 1987, ĉirkaŭ 30 jarojn post kiam li forlasis teatron, li resursceniĝis en teatraĵo "Kean" por la plej granda plezuro de la publiko.

Fine de novembro 1999, Jean-Paul Belmondo estis hospitaligita en Brest en hospitalo de "La Cavale blanche", post kiam li svenis dum teatra ludado de "Frederick ou le Boulevard du Crime". En Korsiko, 68-jaraĝa, li estis transportita per helikoptero al hospitalo Falconaja de Bastia, merkredon la 8-an de aŭgusto 2001 je la 16-a horo, pro apopleksia atako. Li tiam estis ferianta, en la domo de sia amiko Guy Bedos en Lumio, apud Calvi. Kvankam lia sanstato estis juĝita serioza, li estis transigita vespere al pariza hospitalo, Saint-Joseph.

La 29-an de decembro 2002 Jean-Paul Belmondo edziĝis en Parizo kun sia kunulino Natty, en la urbodomo de la 6-a arondismento. Natty estis eksa "coco-girl" de Stéphane Collaro, kiun li renkontis en 1989 kaj kiu kunvivis kun li dum 13 jaroj. Michel Drucker estis unu el la atestantoj de tiu geedziĝo. Inter la invititoj troviĝis Claude Lelouch, Francis Huster, Bernard-Henri Lévy, Robert Hossein, Jean Rochefort, Jean-Claude Brialy kaj Jean-Pierre Marielle. Merkredon la 13-an de aŭgusto 2003, tiam 70-jaraĝa, Jean-Paul Belmondo estis la kvaran fojon patro de filino Stella. Jean-Paul Belmondo kaj Natty estis apartigitaj jam de du jaroj kaj oficialigis sian divorcon en 2008. Lia nova amikino nomiĝas Barbara Gandolfi, ŝi estis 33-jara en la komenco de 2009.

En aprilo 2007, li estis promociita komandanto de Honora Legio.

En januaro 2008, post sep-jara foresto, li retrovis kino-studion, sub reĝisorado de Francis Huster, por nova versio de Umberto D. de Vittorio de Sica: Un homme et son chien. La filmado estis finita la 20-an de marto 2008. Poste muntita, la filmo aperis la 14-an de januaro 2009.

Filmografio[redakti | redakti fonton]

Teatrografio[redakti | redakti fonton]

Rekompencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]