Jean Itard

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jean Itard
Persona informo
Naskonomo Jean-Marc Gaspard Itard
Naskiĝo 24-an de aprilo 1774 (1774-04-24)
en Oraison
Morto 5-an de julio 1838 (1838-07-05) (64-jaraĝa)
en Passy
Tombo Tombejo de Montparnasse
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo kirurgo • pedagogo
vdr
Jean Itard.

Jean Marc Gaspard ITARD (24a de aprilo 1774, Oraison, Alpes-de-Haute-Provence – 5a de julio 1838, Parizo) estis franca kuracisto naskiĝinta en Provenco.[1]

Sen universitata edukado kaj laborante en banko, li estis devigita eniri en la armeo dum la Franca Revolucio sed prezentis sin kiel kuracisto tiam.[2] Post labori sukcese kiel helpa kuracisto en militista hospitalo en Soliers, en 1796 li estis nomumita delegita kirurgo en Val-de-Grâce (Hôpital d'instruction des armées du Val-de-Grâce) nome militista hospitalo en Parizo, kaj en 1799 kuracisto en la Nacia Institucio por surdmutuloj.

En Parizo, Itard estis studento de distingita kuracisto René Laennec, inventinto de la stetoskopo (en 1816). Laennec estis kelkajn jarojn pli juna sed havis formalan edukadon en la Universitato de Nantes kaj poste iĝis prelegisto kaj profesoro de medicino en la Kolegio de Francio. Itard priskribis la pneŭmotorakon en 1803; Laennec havigos pli kompletan priskribon de la malsano en 1819.[3]

En 1821, Itard publikigis gravan verkon pri otologio, priskribante rezultojn de sia medicina esplorado bazitajn sur ĉirkaŭ 170 detalaj kazoj. Oni supozas lin inventinto de la Eŭstakia katetero kiu estas referencata kiel "katetero de Itard'". Surdeco en la timpana membrano dum otosklerozo havas la personnomon "Itard-Cholewa Simptomo".[2]

En 1825, kiel ĉefa kuracisto de la Institution Royale des Sourds-muets, Itard estas konsiderita kiel priskribanto de la unua kazo de Tourette sindromo en la Markizino de Dampierre, nome nobelulino.[4]

Jean Marc Gaspard Itard mortis la 5an de julio, 1838, je aĝo de 64 en Parizo, Francio.

Li estis konata kiel edukisto de surduloj, kaj aplikis siajn edukajn teoriojn en la fama kazo de Victor de l'Aveyron, kinigita en la filmo de 1970 nome "L'enfant sauvage" (La sovaĝa infano) reĝisorita de François Truffaut, kiu ludis ankaŭ la rolon de Itard. Tamen, li estis seniluziiĝinta pro la progreso kiun li faris kun Victor.[2] Itard faris eksperimentojn ĉe la surdaj studentoj de la Institution Nationale des Sourds-Muets en Parizo en malsukcesaj klopodoj por redoni al ili ilian aŭdkapablon, inklude liveradon de elektrajn ŝokojn, hirudo-terapion, orelkirurgion, kaj variajn tipojn de internaj kaj eksteraj medicinaj aplikoj.[5]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Jean Itard, Mémoire et Rapport sur Victor de l'Aveyron (1801 et 1806) [1]
  2. 2,0 2,1 2,2 Jean Marc Gaspard Itard. WhoNamedIt.com. Alirita la 6an de marto 2010.
  3. Henry M, Arnold T, Harvey J (Majo 2003). "BTS guidelines for the management of spontaneous pneumothorax". Thorax. 58 Suppl 2: ii39–52. doi:10.1136/thorax.58.suppl_2.ii39. PMC 1766020. PMID 12728149.
  4. Teive HA, Chien HF, Munhoz RP, Barbosa ER (Decembro 2008). "Charcot's contribution to the study of Tourette's syndrome". Arq Neuropsiquiatr. 66 (4): 918–21. doi:10.1590/S0004-282X2008000600035. PMID 19099145.
  5. When the Mind Hears | Harlan Lane | ISBN 0679720235

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]