Jeannette Thurber

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jeannette Thurber
Persona informo
Naskiĝo 29-an de januaro 1850 (1850-01-29)
en Nov-Jorkio
Morto 2-an de januaro 1946 (1946-01-02) (95-jaraĝa)
en Bronxville
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo mondumano • komponisto
vdr

Jeanette THURBER (konata ankaŭ kiel Jeannette Meyers Thurber, 29a de januaro, 1850, en Delhi, Novjorkio – 2a de januaro, 1946 en Bronxville, Novjorkio) estis inter la unuaj gravaj patronoj de klasika muziko en Usono. Thurber establis la Nacian Konservatorion de Muziko de Ameriko (Usono) en 1885 — la unua siatipa kaj iniciato kiun kelkaj vidis kiel la unua orkestra muziko kun distinge usona sono. Sed iom radikale por la epoko, Thurber estis ĉampiono de la rajtoj de virinoj, afrik-usonanoj kaj handikapuloj aliris al sia lernejo, foje per plena stipendio. Tio okazis en 1885 — ne tro post la Usona Enlanda Milito — kaj ŝia lernejo estis laŭrase integrita, promociis virinojn, kaj havis inkludan aliron al la handikapuloj.

Thurber fondis la lernejon parte pro sia kredo ke nacio kultivu sian propran unikan muzikon — nekutiman sintenon kiam la hegemonia kompreno estas ke ĉiu kultura arto, speciale orkestra muziko, venis el Germanio aŭ Italio. Dum la estrado de la lernejo, ŝi sponsoris konkurencojn por usonaj muzikistoj por disvolvigi usonan muzikon.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Rubin, Emanuel (Aŭtuno 1990). "Jeannette Meyers Thurber and the National Conservatory of Music". American Music. 8 (3): 294–325. doi:10.2307/3052098. JSTOR 3052098.