Jekuanoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jekuanoj
etnoIndiĝenaj popoloj
Suma populacio
615
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)
Kariba lingvaro
Religio
animismo
vdr
Areo kun la proksima distribuo de la jekuanoj en Venezuelo

La jekuanoj kiuj nomas sin mem So'to estas sudamerikaj indianoj, ankaŭ konataj alilingve sub nomoj kiel Yequana (Yekuana,Ye'kuana), Maquiritari (Maquiritare, Makiritare), Maiongong (Mayongong), en Venezuelo kaj Brazilo, aŭ kiel Decuana, Yecuana kaj Cun (nur en Venezuelo) kaj PawanaPabanoton (nur en Brazilo).

La jekuanoj estas sudamerika indiĝena popolo, kiu loĝas en tropika praarbaro en la ĉirkaŭaĵo de la riveroj Orinoko kaj Caura en la landlima regiono de Venezuelo kaj Brazilo.

En Venezuelo, ili plejofte estas plej bone konataj kiel makiritaroj (Maquiritari aŭ Makiritare) kaj en Brazilo kiel majongongoj (MaiongongMayongong). Ilia kulturo apartenas al la Orinoko-Parima-kulturo kaj ilia lingvofamilio al la sudkariba lingvaro.

En la jaro 2001 ĉirkaŭ 6523[1] jekuanoj vivis en la venezuelaj ŝtatoj Bolívar kaj Amazonas kaj en 2011 proksimume 471[2] jekuanoj vivis en la brazila ŝtato Rorajmo.

Jekuana knabino (januaro 2007)

Diverseco de nomoj[redakti | redakti fonton]

La jekuanoj nomas sin mem So'to ('homoj', 'popolo') kaj estas plejofte kromnomataj la 'kanuo-popolo" aŭ "homoj de la kanuoj' aŭ eĉ 'homoj de la meandro'[3].

Makiritaroj[redakti | redakti fonton]

Estis en la jaro 1744 ke la jezuito Manuel Román raportis por la unua fojo pri la pri la bonega navigada arto de la jekuanoj kaj kiel la unua nomis la popolon makiritaroj (maquiritari) kiu ankoraŭ hodiaŭ estas la plej ofte uzata nomo en Venezuelo por indiki la jekuanan popolon. Ĉi tiu nomo ne estas, kiel ofte okazas en antropologio, la nomo kiun la jekuanoj mem uzas, sed laŭloka nomo (fremda nomo) kiun donis aravak-parolanta indiana gvidanto de la jezuitoj. Maquiritari (Makiritare) estas derivata de la terminoj Makidi kaj ari de la najbaraj Aravakoj kaj signifas 'homoj de la riveretoj", aŭ "kanuo-homoj'.

Majongongoj[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1883 Robert Hermann Schomburgk vojaĝis kun la helpo de la nordkaribparolanta Pemón-indiĝenoj kaj makuŝoj (Macushi) tra Brita Gujano. Ankaŭ li renkontis jekuanojn kaj donis al ili la nomon kiun uzis la Pemón-indiĝenoj, nome : Majongongoj (Mayongong), por kies signifo estas du klarigoj. Ĝenerale, oni opinias ke la koncepto rilatas al la tradicia harartranĉado (totuma) de la jekuanoj, tradukebla kiel la 'rondaj kapoj', ĉar ambaŭ la viroj kaj la virinoj tranĉigis sian hararon laŭ rondan kruĉon. Aliflanke, la katolikaj misiistoj Cesáreo de Armellada kaj Gutiérrez Salazar asertis ke la nomo Maiongong (Mayongong) signifas: 'Tiuj kiuj vivas en via ĝardeno (conucos)'. La jekuanoj ne vivas en siaj ĝardenoj, sed tamen ĉe ili estas speciala signifo inter korpokulto kaj ĝardena prizorgado.

Pawana/Pabanoton[redakti | redakti fonton]

Alia nomo kiun la Pemón-indiĝenoj kaj aliaj najbaraj karibparolantaj triboj uzis por indili la jekuanoj estis ankaŭ PawanaPabanoton : 'Tiuj kiuj vendas (agas)', kaj tiel referencas al iliaj bonaj komercaj rilatoj super longaj distancoj, kiujn la jekuanoj sukcesis flegi kun siaj nabaraj trivoj, danke al ilia bonega kanuo- konstruado, same kiel ilia mastrumado de la riveroj.

La antropologo Theodor Koch-Grünberg mencis sur sia vojaĝo de Rorajmo al Orinoko en la jaro 1912 kiel la unua la nomon Yekuana (jekuanoj). La nomo Yekuana estas derivata de ye ('arbo'), ku ('akvo') kaj ana ('radiko', 'homoj') kaj signifas 'homoj de la arbotrunko en la akvo" aŭ "akvo-popolo'.

Ĉiuj nomoj, kiujn oni donis al ili, reflektas ke ili estis lertegaj en kanua boatado, bonegaj en komercado kaj estis famaj pro iliaj grandaj lignaj kanuoj.

Kulturo kaj vivmanieroj[redakti | redakti fonton]

La kulturo kaj la vivmaniero de la jekuanaj indianoj estis objekto de observado kaj la esplorado fare de la usona verkistino Jean Liedloff kiu en sia libro The Continuum Concept (Serĉante la perditan riĉaĵon: kontraŭ la detruo de nia feliĉokapablo en frua Infanaĝo) priskribis ilian vivstilon kaj preicpe ilian manieron eduki siajn infanojn.

Hodiaŭ jekuanoj karakteriziĝas per alta grado de organizado kaj inter la triboj de Venezuelo, per unika memkonscio. De ĉiuj karibparolantaj triboj de Venezuelo nur malmultaj tiom bone sukcesis konservi sian kulturan identecon ol la jekuanoj.

La jekuanoj vivas en cirklaj komunumaj domoj (Attaëttë) kun konuso-formaj tegmentoj faritaj el palmo-folioj. Por la jekuanoj la konstruo de la Atta estas spirita aktiveco dum kiu ili rekreas la grandan kosman hejmon de la Kreinto.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

En la karibaj kulturoj la korboplektado (waja, wïwa) estas tradicie konsiderata la domajno de viroj, sed multaj viroj perdis la (devigan) arto de korboplektado. Tio klarigas kiall hodiaŭ estas ĉefe la virinoj kiuj faras korbojn kiujn ili vendas kaj tiel ne plu estas limigitaj je certaj artaj tradicioj kaj povas evoluigi novajn formojn kaj dezajnojn. La viroj dediĉas sin al pli bone pagataj aktivecoj kiel boato-konstruado, la kultivado de kafo aŭ laboras kiel instruistoj en ŝtata servo[4].

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Povos Indígenas : línguas (indiĝenaj popoloj : lingvoj)

Esperantologia konferenco en Finnlando (2019), okupiĝos pri indiĝenaj lingvoj.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi artikolo estas parta traduko de la samtitola artikolo en la germanlingva vikipedio je la 1-an de marto 2019.