Jens Böhrnsen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jens Böhrnsen
germana politikisto
Persona informo
Jens Böhrnsen
Naskiĝo 12-an de junio 1949 (1949-06-12) (74-jaraĝa)
en Bremeno
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de Kilo vd
Partio Socialdemokratia Partio de Germanio vd
Profesio
Okupo juĝistopolitikisto vd
Aktiva en Libera hansa urbo Bremeno vd
Ĉefurbestro de Bremeno
Dum 20052015
Antaŭulo Henning Scherf
Sekvanto Carsten Sieling
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jens BÖHRNSEN [bo:rnsen] (naskiĝis la 12-an de junio 1949 en Bremeno, do nun 74-jara) estas germana juristo kaj politikisto de la Socialdemokrata Partio de Germanio (SPD). De 2005 ĝis 2015 li oficis kiel urbestro de Bremeno kaj senata prezidanto de la samnoma urboŝtato libera hansa urbo Bremeno, konsistanta el Bremeno kaj Bremerhaven. Ĉar la urboŝtato samkiel Berlino kaj Hamburgo konsideratas federacia lando de Germanio, li samkiel la ĉefurbestroj de Berlino kaj Hamburgo havas rangon paralelan al tiu de ministroprezidanto, la titolo de ĉefministro de la aliaj federaciaj landoj. Kiam Horst Köhler demisiis de la posteno de ŝtata prezidanto de Germanio la 31-an de majo 2010, Jens Böhrnsen dumtempe transprenis la funkciojn kaj rajtojn de la ŝtata prezidanto, ĉar li tiumomente laŭ rotacia plano deĵoris kiel prezidanto de la Federacia Konsilio de Germanio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]