Jerzy Fornal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jerzy Fornal
Zofia Banet-Fornalowa kaj Jerzy Fornal
Zofia Banet-Fornalowa kaj Jerzy Fornal
Persona informo
Naskiĝo 30-an de oktobro 1926 (1926-10-30)
en Bliżyn
Morto 31-an de aŭgusto 2013 (2013-08-31) (86-jaraĝa)
en Skolimów, Konstancin-Jeziorna
Lingvoj polaEsperanto
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Teatra Akademio Aleksander Zelwerowicz en Varsovio
Familio
Edz(in)o Zofia Banet-Fornalowa
Okupo
Okupo esperantistoaktoro
vdr

Jerzy FORNAL (naskiĝis la 30-an de oktobro 1926, mortis la 31-an de aŭgusto 2013) estis pola esperantisto kaj aktoro. En la esperantista mondo danke al sia persisto, talento kaj apogo de la edzino Zofia Banet-Fornalowa li fariĝis tuta institucio, nome unuaktora teatro prezentinta sin en plimultaj eŭropaj kaj multaj ekstereŭropaj landoj. Dum kelkaj jaroj li sukcese prezentis en Arkones ĉiam novan spektaklon kaj imponis per energia ĉeesto en aliaj programeroj. Jerzy Fornal gvidis la kurson pri aktora/sceneja movo kaj prezentis "Grabowski en Esperanto-poezio" en la 27-a Arkones kaj "Aniaro" en 18-a. Li ankaŭ aperis en la festivalo KAFE en Tuluzo en la jaro 2000 kie li prezentis "Aniaro".

En Varsovio oni ofte povis ĝui liajn Esperanto-spektaklojn en la Muzeo pri Azio kaj Pacifiko.

Jerzy Fornal laboris kiel aktoro de la Nacia Teatro en Varsovio, kaj debutis en la Esperanto-teatro en 1982. De tiam li prezentiĝis en naŭ tre variaj monologoj per kiuj li spegulis la sorton de la individuo en la socio:

Ĉiumonata rendevuo kun Teatro Espero en Varsovio[redakti | redakti fonton]

Jerzy Fornal en "Einstein - konfeso el Ŝeolo", 1990

De septembro 1998 ĝis junio 1999 (kaj ankaŭ en la jaroj 2001-2002) ĉiumonate je la unua lundo okazis prezento de la Teatro Espero en Varsovio, kies motoro estis la konata artisto Jerzy Fornal. La repertuaro proponis monologojn, plej ofte originale verkitaj en Esperanto. La 7-an de junio 1999 Jerzy Fornal prezentis specialan omaĝon al la 75a naskiĝjaro de William Auld kaj Marjorie Boulton, per la enscenigo de ilia kunverko Rimleteroj. La spektakloj okazis ĉiam en la artgalerio Nusantara, str. Nowogrodzka 18, ekde la 17h00. Unu horon pli frue Zofia Banet-Fornalowa gvidis konversacian rondon pri la Esperanto-kulturo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Pantomimo : filmo 'La vorta klaso'