Jimmy Harrison

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jimmy Harrison
Persona informo
Naskiĝo 17-an de oktobro 1900 (1900-10-17)
en Louisville
Morto 23-an de julio 1931 (1931-07-23) (30-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo ĵazmuzikisto • kantisto
vdr

Jimmy HARRISON (* 17-an de oktobro 1900 en Louisville (Kentukio) kiel James Henry Harrison; † 23-an de julio 1931 en Novjorko) estis usona ĵaz-trombonisto kaj kantisto de svingo.

Jimmy Harrison komencis en 1916 ludi ĵazon en Detrojto kaj koncertvojaĝis dum la sekvaj jaroj kun pli grandaj ensembloj. Li aŭdis en 1922 Luison Armstrong kaj Kingon Oliver en Ĉikago. Post tio li iris al Novjorko kaj ludis kun Fess Williams, June Clark, Elmer Snowden kaj Billy Fowler (en 1926 kune kun Tommy Ladnier kaj Benny Carter).

Harrison muzikis ankaŭ mallongan tempon je Duke Ellington kaj ekde 1926 ĝis 1931 en la orkestro de Fletcher Henderson. Li tamen ne partoprenis la koncertvojaĝojn de la bando, sed laboris anstataŭe en tiaj periodoj en la bando de Charlie Johnson. Fine de 1930 li kunlaboris je la mita kunsido de Chocolate Dandies kun Benny Carter kaj Coleman Hawkins. Plurajn montatojn ĝis sia morto en Tode 1931 li estis dungito de Chick Webb. Jimmy Harrison surdiskigis dumpase de sia mallonga kariero kun Benny Carter, Ellington, Fletcher Henderson, Bessie Smith kaj Webb .

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Richard Cook & Brian Morton: The Penguin Guide To Jazz on CD. 6-a eldono, Londono, Penguin, 2002 ISBN 0-14-017949-6.
  • Martin Kunzler: Jazz-Lexikon. Rowohlt, Reinbek 1988
  • Bielefelder Katalog Jazz. 2001