Jiří Kořínek

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jiří Kořínek
Persona informo
Naskiĝo 1-an de oktobro 1906 (1906-10-01)
en Liberec, Bohemio, Aŭstrio-Hungario
Morto 4-an de novembro 1988 (1988-11-04) (82-jaraĝa)
en Ĉeĥoslovakio Ústí nad Labem, Ĉeĥoslovakio
Lingvoj Esperantoĉeĥa
Nacieco ĉeĥo
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio
Familio
Infano Věra Novobilská
Okupo
Okupo esperantistotradukistoverkisto
Esperanto
Tradukis en Esperanton Sileziaj kantoj
Verkis en Esperanto Esperantismo
vdr
Kovrilpaĝo de Jiří Kořínek: Skizoj de Usedom, ĈEA, 1980
Kovrilpaĝo de František Halas: Nia Sinjorino Bozena Němcová; 1980, trad: Jiři Kořinek

Jiří KOŘÍNEK (naskiĝis la 1-an de oktobro 1906 en Liberec - mortis la 4-an de novembro 1988 en Ústí nad Labem, Ĉeĥoslovakio) estis ĉeĥa esperantista poezia tradukisto. Honora membro de ĈEA.

Komerca komizo en Liberec, ekde 1931 en tekstila grandkomercejo en Brno (en nuna Ĉeĥio), dum la dua mondmilito devige laborigita en fandejo. Post la milito li revenis al sia origina profesio, en 1964 li transloĝiĝis al Ústí nad Labem, kie li laboris ĝis sia pensiuliĝo kiel kontrolisto de kvalito en la entrepreno Textil Liberec.

En 1922 kiel studento li konatiĝis kun Esperanto. Ekde 1949 ĝis siaj lastaj tagoj li dediĉis milojn da horoj al la pacienca laboro de tradukanto. Multegaj tradukoj dissemitaj tra gazetaro aŭ en manuskriptoj. Plej laste en la Régulo-festlibro Esperantismo li taksis sian verkaron kiel 500 originalajn kaj 550 tradukitajn poemojn kaj muziktekstojn. Nur ono el tio aperis libroforme. Li havas ankaŭ lokon en Esperanta Antologio (1984) kaj en multaj revuoj, i.a. kiel gajninto de 18 literaturaj premioj. Nur du semajnojn antaŭ la morto Jiří Kořínek fariĝis la unua esperantisto, kiun la ĉeĥa ŝtato honorigis kiel "merithavan laboranton en kulturo“.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Vitreroj, 1976.
  • Doktor Zamenhof (Brno, 1957. - 19 p.)
  • Problemoj de Tradukado (En: Apliko de Esperanto en scienco kaj teĥniko; p. 63 - 65)
  • Ree pri la Paco (En: Poemaro por paco; p.23)
  • Romanco f-maĵora de Beethoven (En: 25 jaroj: antologio de belartaj konkursoj, Hrsg.: Vaskó, Tibor; p.39)
  • Taskoj de Nia Literaturo Beletra kaj Faka (En: Serta gratulatoria in honorem Juan Régulo: II Esperantismo)

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.