Johann Balthasar Neumann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johann Balthasar Neumann
la 50-marka germania monbileto de 1991 bildigas Balthasar Neumann
la 50-marka germania monbileto de 1991 bildigas Balthasar Neumann
Persona informo
Naskiĝo 27-an de januaro 1687 (1687-01-27)
en Cheb
Morto 19-an de aŭgusto 1753 (1753-08-19) (66-jaraĝa)
en Vircburgo
Lingvoj germana
Ŝtataneco Reĝlando Bohemio
Okupo
Okupo arkitektoinĝenieroinstruistokonstruestro • pentristo
Verkoj Veitshöchheim Palace
Käppele
Basilica of the Transfiguration of Our Lord, Prüm
vdr

Johann Balthasar NEUMANN [JOhan BALtaza NOJman], kutime sen la unua persona nomo nomata Balthasar Neumann, estis germana artitekto de la 17-a jarcento, kiu signife influis la konstruostilon de la epokoj baroko kaj rokoko. Li naskiĝis la 27-an de januaro 1687 en la urbo Cheb, kiu liaepoke germane nomiĝis Eger, en Bohemio, dum 1711 venis al la princepiskopa urbo Würzburg en Frankonio (norda Bavario), kie li unue iĝis inĝeniero kaj poste fama arkitekto. Li konstruis ĉiujn tiuepokajn barokajn konstruaĵojn de la nobela princoepiskopo de Würzburg kaj ankaŭ mortis en la urbo, sed plue ankaŭ respondecis pri multaj aliaj pompaj barokaj konstruaĵoj, kaj religiaj kaj nobelaj, en suda kaj okcidenta Germanio. La 19-an de aŭgusto 1753 li mortis en Würzburg.

interna impreso de la preĝejo "Dekkvar Sanktuloj"

Balthasar Neumann rifuzis transpreni aŭstriajn, bohemiajn, italiajn kaj franciajn tiuepokajn arkitektajn elementojn, kaj lia stilo de baroka arkitekturo estis rafinita kaj unika: pluraj el la plej impresaj konstruaĵoj de la periodo estas lia verko, interalie la princoepiskopa rezidejo (germane Fürstbischöfliche Residenz) de Würzburg kaj la preĝejo "Dekkvar Sanktuloj" (germane Vierzehnheiligen). La rezidejo estas inter la plej belaj kaj bone proporciitaj palacoj de Eŭropo, kaj la preĝejo "Dekkvar Sanktuloj" de pluraj artohistoriistoj konsideriĝas la plej supera verko de la baroka epoko. La plej lasta verko estis preĝejo "La Vizito de Maria", ankaŭ barokstila majstroverko, en la frankonia komunumo Eltmann ĉe rivero Majno.

Bildo de li estis videbla sur la kvindekmarka monbileto, kiu validis en Germanio ĝis la enkonduko de la valuto eŭro dum 2002 – aldone en la fono de la bildo videblas la fama baroka ŝtuparo de la princoepiskopa rezidejo de Würzburg.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

La princoepiskopa rezidejo de Würzburg kun parto de la parko