Johann Gottlob Schneider

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Verko de Schneider pri testudoj
Johann Gottlob Schneider
Persona informo
Johann Gottlob Theaenus Schneider
Naskiĝo 18-an de januaro 1750 (1750-01-18)
en Collm
Morto 12-an de januaro 1822 (1822-01-12) (71-jaraĝa)
en Vroclavo
Lingvoj germanalatina vd
Ŝtataneco Reĝlando Saksio vd
Alma mater Universitato de GöttingenUniversitato de LepsikoUniversitato de Strasburgo vd
Profesio
Okupo zoologo • vortaristo • lingvistobibliotekisto • klasika filologo • iĥtiologo • universitata instruisto • entomologo • klasikisto • herpetologist vd
Laborkampo klasika filologio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Johann Gottlob SCHNEIDER (naskiĝinta la 18-an de januaro 1750 en Wermsdorf-Collm, mortinta la 12-an de januaro 1822 en Vroclavo) estis germana filologo kaj naturscienculo.

Vivo kaj verkado[redakti | redakti fonton]

Post studoj ekde 1769 en Leipzig kaj Göttingen li iris en 1774 al Strasburgo por helpi al Richard François Philippe Brunck eldoni klasikulojn de la helena literaturo. En 1776 li iĝis profesoro pri retoriko en Frankfurto ĉe Odro de kie li translokiĝis (pro universitata malfondiĝo) al Vroclavo.

Lia majstroverko estas la vortaro »Großes kritisches griechisch-deutsches Handwörterbuch« (Züllichau 1797–98; suplementoj de 1821), fundamento de ĉiuj sekvontaj helenaj vortaroj. Rilatas al la naturscienco de la antikveco »Literarische Beiträge zur Naturgeschichte aus den Alten, vorzüglich aus den Schriftstellern des 13. Jahrhunderts« (Frankfurto ĉe Odro 1786), »Eclogae physicae ex scriptoribus praecipue graecis excerptae« (Jena 1801); »Ad reliqua librorum Friderici et Alberti Magni capita commentarii etc.« (Leipzig 1788); krome eldonoj de la verko de Klaŭdio Eliano »De natura animalium« (Strasburgo 1784), de Aristotelo »Animalium historia« (Leipzig 1811), de Epikuro »Physica et Meteorologica« (Leipzig 1813), de Teofrasto (Leipzig 1818–21) kaj de la du Oppianoj (Oppianus Corycius, Oppianus Apameensis; Strasburgo 1776 kaj Leipzig 1813), de Nikandro de Kolofono »Alexipharmaca« (Halle 1792) und »Theriaca« (Leipzig 1816), de latinlingvaj aŭtoroj el »Scriptores rei rusticae« (Leipzig 1794–97) kaj de Vitruvio (Leipzig. 1807–08).

Ekster tio oni ŝuldas al li eldonojn de Ksenofono (unue unu post la alia, Leipzig 1790 ss.; poste la kompleta verkaro 1815–19), de la pseŭdaj orfeaĵoj »Argonautica« (Jena 1803), de Aristotelo »Politika« (Frankfurto ĉe Odro 1809), de Ezopo (Vroclavo 1812) kaj de la pseŭdaj aristotelaĵoj »Oeconomica« (Leipzig. 1815). Krome Schneider verkis: »Naturgeschichte der Schildkröten« (Leipzig 1783) kaj »Historia amphibiorum« (Jena 1799)

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 17. Leipzig 1909, p. 924 (surrete)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]