Johann Heinrich Besser

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johann Heinrich Besser
Persona informo
Naskiĝo 1-an de novembro 1775 (1775-11-01)
en Quedlinburg
Morto 16-an de oktobro 1826 (1826-10-16) (50-jaraĝa)
en Hamburgo
Lingvoj germana
Ŝtataneco Sankta Romia ImperioHamburgo
Okupo
Okupo eldonisto
vdr
Memorigtabulo sur hamburga tombejo

Johann Heinrich BESSER (naskiĝinta la 1-an de novembro 1775 en Quedlinburg, mortinta la 16-an de oktobro 1826 en Hamburgo) estis germana librovendisto kaj eldonisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

La filo de evangelia pastoro ellernis librovendadon ĉe C. E. Bohn en Hamburgo. Dum la tria lernoknaba jaro li jam gvidis filion en Kiel. Poste li iris Lepsikon, kie li konatiĝis kun Friedrich Christoph Perthes. Kiam Perthes estis fondinta la vendejon en Hamburgo en 1796 li pensis ankaŭ pri la establo de scienca legadokabineto kiu perus komunikon literaturan kaj intelektualan inter Germanujo kaj Britio. Ĉar li mem ne sentis sin kapabla fari la estradon kaj demandis Besser ĉu li volus. Besser por tio prepariĝis studante ĉe la universitato kaj la biblioteko de Göttingen. La plano ne realiĝis, tamen Besser iĝis kompaniano de Perthes. La malfacilaj sortobatoj de la milita jaro 1799 kaj la mankantaj enspezoj de la katastrofa jaro 1806 malriĉigis kaj Perthes kaj Besser. Sed la trankvila karaktero de Besser faciligis la postvivon de tiuj fijaroj, kaj ekde 1811 la vendejo reekfloros. Tio daŭris ĝis la eksplodo de la Hamburga ribelo (1813).

Besser estis inter la plej lastaj kiuj forlasis la urbon en la 1-a de junio. La kuna librovendejo konfiskitis fare de la francoj kiel ankaŭ la aliaj posedaĵoj de Perthues. Lia domo ekuzitis kiel kazerno. Al Besser ebligus reveni kaj tenadi la vendejon sub la propra nomo - sed li rifuzis kaj preferis resti eksterlande kun sia amiko Perthes. En 1814 ambaŭ rekolektiĝis en Kiel por rekonstrui la hamburgan vendejon. Ili volis post tri jaroj repagi ĉiujn monajn ŝuldojn. Baldaŭ poste Besser iris en Brition por fari nodi novajn kontaktojn, Perthes intencis novan komencon vendistan kaj eldonistan Hamburgon kaj post du jaroj ĉio denove funkcias bone tiuloku.

Foriro de Perthes[redakti | redakti fonton]

Post la retiriĝo de Perthes, kiu iris en 1822 al Gotha, Besser posteulis kune kun la bofrato Wilhelm Mauke. Post la morto de Besser Mauke sole tenadis la librovendejon. En 1836 la filo besser-a, Rudolf Besser iĝis nova kompaniano ĝis 1853. En 1865 liaj filoj Alfred Mauke kaj Wilhelm Mauke ekkompanianis kaj la nomo de la firmao ŝanĝiĝis en W. Mauke Söhne vormals Perthes, Besser & Mauke. Post la morto de Alfred Mauke (1871) la firmao aĉetitis de Heinrich Wichern kaj Gustav Fischer. Fischer ĉesigis la kunlaboron en 1877.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Rudolf Schmidt: Deutsche Buchhändler. Deutsche Buchdrucker. Band 1. Berlin/Eberswalde 1902, p. 59-60, kio legeblas tie chi interrete.