Johann Nepomuk von Tschiderer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Beata
Johann Nepomuk von Tschiderer
Persona informo
Naskiĝo 15-an de aprilo 1777 (1777-04-15)
en Bolzano-Bozen
Morto 3-an de decembro 1860 (1860-12-03) (83-jaraĝa)
en Trento
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Aŭstrio vd
Alma mater Universitato de Innsbruck vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto • romkatolika diakono • teologo • pastro • katolika episkopo vd
Laborkampo teologiokatolikismoQ11773928 vd
helpepiskopo en Brixen
Dum 1832 -
Princepiskopo de Trento
Dum 1835 - 1860
Antaŭulo Franc Ksaver Lušin
Beatulo
Beatigo 1995 de Johano Paŭlo la 2-a
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Johann Nepomuk von TSCHIDERER ZU GLEIFHEIM (naskiĝis en Bozen la 15-an de februaro 1777, mortis en Trento la 3-an de decembro 1860) estis aŭstra teologo kaj episkopo de Trento inter 1835 kaj 1860. Rekte post lia morto li estis honorita kiel sanktulo; lia beatigo okazis en 1995 fare de papo Johano Paŭlo la 2-a.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Lia familio elmigris de Grizono ĝis Tirolo en 1529; imperiestro Ferdinando la 3-a (Sankta Romia Imperio) donis al ĝi nobelecateston en 1620. Johann Nepomuk frekventis la Gimnazion franciskanan en Bozen kaj estis ordinita pastro en la 27.7.1800 fare de la trenta episkopo Emanuel Maria grafo de Thun und Hohenstein. Post pasigado de du jaroj kiel helppastro, li iris por plia trejnado al Romo, kie li estis nomumita publika sekretario apostola (notarius apostolicus).

Post lia reveno li daŭrigis pastorecan laboron en la germana parto de la episkopujo de Trento antaŭ iĝi profesoro pri morala kaj pastoreca teologioj en la episkopa seminario je Trento. En 1810 li iĝis parokestro ĉe Sarntal, kaj en 1819 ĉe Merano.

En 1826 princepiskopo Franc Ksaver Lušin nomumis lin katedralkanoniko kaj ĝenerala vikario (provicarius) de la trenta episkopo; en 1832 princepiskopo Galura el Brixen faris lin titulara episkopo de Heliopolis in Augustamnica kaj ĉefvikario por Vorarlbergo (kaj tiel aŭtomate helpepiskopo en Brixen). En 1834 imperiestro Francisko la 1-a nomumis lin episkopo por Trento kaj la 5-an de majo 1835 li ekoficis.

Li dediĉis konsiderindan parton de siaj enspezoj al la konstruado de preĝejoj, kaj al la aĉeto de bonaj libroj por la pastroloĝejoj kaj la domoj de armeaj pastroj. Lia bonfarado al la senhavuloj kaj malsanuloj estis tiom granda ke li intertempe mem restis sen pencoj. Li heredigis sian posedaĵon al la institucio por la surduloj kaj mutuloj en Trento kaj al la seminario por studentoj kiun li estis fondinta. Tio estis nomita laŭ li Joanneum.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Johann Nepomuk von Tschiderer zu Gleifheim en la angla Vikipedio.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Josef Grisar S.J.: De historia ecclesiae catholicae Austriacae saeculi XIX. et de vita Principis-Episcopi Tridentini, venerabilis servi Dei Ioannis Nepomuceni de Tschiderer, quaestiones selectae, Romo 1936
  • Johann Mayr: Bischof Johann Nepomuk von Tschiderer, 1777–1860. Ein Zeit- und Lebensbild, Athesia, Bozen 1998, ISBN 88-7014-974-9.
  • Tait: Leben des ehrwürdigen Dieners Gottes Johann Nepomuk von Tschiderer. Nach den Prozessakten und beglaubigten Urkunden (2 vol., Venecio, 1904), impresite Trento, 1908

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]