Johannes Daniel Falk

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johannes Daniel Falk
Persona informo
Naskiĝo 28-an de oktobro 1768 (1768-10-28)
en Gdańsk
Morto 14-an de februaro 1826 (1826-02-14) (57-jaraĝa)
en Vajmaro
Tombo Historia tombejo en Weimar vd
Religio luteranismo vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Profesio
Okupo poeto • himnoverkisto • verkisto vd
Aktiva en Vajmaro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Johannes Daniel FALK (naskiĝinta la 28-an de oktobro 1768 en Gdansk, mortinta la 14-an de februaro 1826 en Vajmaro) estis germana verkisto kaj teologo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

En 1792 li ekstudentis en Halle (Saale) ĉe la teologia fakultato. Ekde 1798 li estis privatulo en Vajmaro kaj iĝis en 1806, post la Batalo de Jena kaj Auerstedt, pro meritoj eksterordinaraj pri urbo kaj regiono legato-konsilisto salajrita (privilegio far la duko). En 1813 li fondis kun Karl Friedrich Horn la karitatan fondaĵon Gesellschaft der Freunde in der Not por edukigi forlasitajn kaj povrigitajn infanojn. Poste liaj klopodoj ebligis la fondon de lernejo, kiu en 1829 iĝis publika instituto portante daŭre la nomon Falksches Institut. Ekde 1821 estis loĝejo kaj instituto liaj ĉe Lutera korto.

Falk entombigitis sur la Historia tombejo vajmara. En 1813 starigitis en Vajmaro je Graben Falk-monumento.

Verkista graveco[redakti | redakti fonton]

Kiel verkisto li unue skribis satiraĵojn kaj apartenis al la pli malnova skolo kiu preferis pli ĝeneralan kaj molan satiron: malavantaĝo estis - pro la ĝeneraleco kaj anonimeco - manko de akreco kaj rapidspriteco. Ekzemplo estu la verko »Taschenbuch für Freunde des Scherzes und der Satire« (1797-1803, 7 jarkolektoj). De la aliaj skribitaĵoj menciindas prilaboro de la plaŭta komedio »Amphitruo« (Halle 1804). Liaj priartaĵo »Kleinen Abhandlungen, die Poesie und Kunst betreffend« (Weimar 1803), lia gazeto »Elysium und Tartarus« (1806) kaj lia postlasitaĵo »Goethe aus näherm persönlichen Umgang dargestellt« (1832) enhavas interesajn rimarkojn pri la literatura vivo dum la goeta tempo en Vajmaro, la t.n. Vajmara Klasiko.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 6. Leipzig 1906, p. 288-289, kio legeblas tie ĉi interrete.