Johano la 4-a (papo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johano la 4-a
72-a papo de la katolika eklezio
Pontifiko de 27-a de decembro 0640 [#]
ĝis 12-a de oktobro 0642 [#]
Antaŭulo [#]
Sekvanto [#]
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 599 (0599-11-30)
en Dalmatio, Reĝlando Longobardio
Morto 15-an de oktobro 642 (0642-10-15) (42-jaraĝa)
en Romo
Mortokialo kancero [#]
Tombo Baziliko de Sankta Petro en Romo [#]
Lingvoj latina lingvo [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
vdr

Johano la 4-a († la 12-an de oktobro 642 en Romo) estis papo ekde 640 ĝis 642.

Li originis el Salono en Dalmatio kaj estis elektita post la mallonga pontifikeco de Severeno (kaj kvarmonata vakeco de la ofico) la 24-an de decembro 640. Li kondamnis la monotelitismon. (La monotelitismo estis la teologia pozicio ke Jesuo Kristo havis du naturojn – dian kaj homan – sed nur unu volon, kiu estis la sama ĉe ambaŭ naturoj. Tiu pozicio estis poste kondamnita kiel herezo.) Kontraŭ Konstanso la 2-a li defendis la papon Honorion la 1-an, mortintan en 638. La 12-an de oktobro 642 li mortis en Romo.