Johano la 5-a (Bretonio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Johano la 5-a.
Johano la 5-a, la Saĝa
Duko de Bretonio
Persona informo
Jean V de Bretagne
Naskiĝo 24-an de decembro 1389 (1389-12-24)
en Vannes
Morto 29-an de aŭgusto 1442 (1442-08-29) (52-jaraĝa)
en Nanto
Tombo Tréguier Cathedral vd
Religio kristanismo vd
Lingvoj meza franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Familio
Dinastio familio Montfort de Bretonio
Patro Johano la 4-a vd
Patrino Johana de Navaro vd
Gefratoj Maria de Bretonio • Margaret of Britain • Blanka de Bretonio • Rikardo de Étampes • Arturo la 3-a vd
Edz(in)o Joan of France, Duchess of Brittany vd
Infanoj Anne (1409 † ap.1415)
Isabelle (14111442)
Marguerite (14121421)
Francisko la 1-a (14141450)
Petro la 2-a (14181457)
Ĝilo de Bretonio (14201450)
Profesio
Okupo militisto vd
duko de Bretonio
Dum 1399-1442
Antaŭulo Johano la 4-a, lia patro
Sekvanto Francisko la 1-a, lia filo
grafo de Montfort
Dum 1399-1442
Antaŭulo Johano la 4-a, lia patro
Sekvanto Francisko la 1-a, lia filo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Johano la 5-a (aŭ la 6-a), nomata la Saĝa[1] (naskiĝinta en la 24-a de Decembro 1389 en la kastelo de la Ermeno en Vannes kaj mortinta en la 29-a de Aŭgusto 1442, en laŭ nobeldomo de la Touche apud Nantes), filo de la duko Johano la 4-a kaj de ties tria edzino Johana de Navaro. Li estis duko de Bretonio de 1399 ĝis 1442.

Genealogio de Johano la 4-a, duko de Bretonio

Biografio[redakti | redakti fonton]

Geedziĝo de Johano la Kvina la Saĝa kun Johana de Francio
Memoriga plato pri lia morto en Nantes

Li fariĝis duko kiam li estis dekjara, sub la kuratoreco de la duko de Burgonjo, Filipo la Aŭdaca, kiu prirabis Jersey kaj Guernsey. Li reamikiĝis kun la reĝo de Francio Karolo la 6-a, sia bopatro, ĉar li estis edziĝinta al unu el liaj filinoj. Li reamikiĝis ankaŭ kun Olivero de Clisson, la malamiko de sia patro. En 1404, li venkis la anglojn apud Brest. Li remalamikiĝis kun Clisson kaj estis preta sieĝi lin, kiam tiu lasta mortis. Aliancita al la francoj kontraŭ la angloj fine de la centjara milito, li alvenis post la batalo de Azincourt, kio ebligis al li rekonkeri sen grava kosto la urbon Saint-Malo (tiam aneksita al la reĝlando) kiel antaŭvidis lia alianco al la reĝo de Francio. Li poste baskule kondutis inter la angla kaj franca partioj : li subskribis la traktaton de Troyes, kiu senposedigis Karolon la 7-an, sed permesis al lia frato Arturo la 3-a de Bretonio, konestablo de Richemont batali sub la reĝa standardo. Henriko la 5-a de Anglio enkarcerigis Arturon de Richemont dum sep jaroj : la mita antaŭnomo estis ĉiam timata de la reĝoj de Anglio.

Li repaciĝis kun la grafoj de Pentievro, sed tiuj lastaj neniam forcedis sin rajton super Bretonio. Invitita al festo, kiun ili organizis en Champtoceaux en 1420, li iris kaj estis arestita laŭ ordono de Margot de Clisson (vidvina grafino de Pentievro), enkarcerigita kaj mortminacata. Tiu kapto neniam vidita kortuŝis la eŭropajn princojn, sed ne okazigis intervenon de la kortego de Francio. Sed la agado de lia edzino, la dukino Johana de Francio kaj de la bretonaj baronoj ebligis al li liberiĝi. Poste li batalis kontraŭ Johano la 2-a, grafo de Alençon kaj sieĝis Pouancé en 1432. Arturo de Richemont, lia frato, kiu akompanis lin, konvinkis lin repaciĝi.

Lia statuo el pentrita ligno staras en la kapelo Sankta Fiakro (fr: Saint Fiacre) en Faouët.

Edziĝo kaj idaro[redakti | redakti fonton]

Li edziĝis en Parizo en la 19-a de Septembro 1396 al Johana de Francio (13911433), filino de Karolo la 6-a (Francio), el kiu li havis:

  1. Anna (fr: Anne) (1409 † post 1415)
  2. Izabela (fr: Isabelle) (14111442), edziniĝo en la 1-a de Oktobro 1430 al Vito la 14-a de Laval (fr: Guy)
  3. Margareta (fr: Marguerite) (14121421)
  4. Francisko (14141450), duko de Bretonio
  5. Katerina (fr: Catherine) (1416 † post 1421)
  6. Petro (fr: Pierre) (14181457), duko de Bretonio
  7. Ĝilo (fr: Gilles) (14201450), senjoro de Chantocé

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Iuj historiistoj, agnoskante la regadon de Johano de Montfort, parolas pri li kiel Johano la 6-a.