John Harrison (horloĝisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
John Harrison
Persona informo
John Harrison
Naskiĝo 24-an de marto 1693 (1693-03-24)
en Foulby
Morto 24-an de marto 1776 (1776-03-24) (83-jaraĝa)
en Londono
Tombo St John-at-Hampstead vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko Red Lion Square vd
Ŝtataneco Reĝlando de Granda Britio vd
Familio
Infanoj William Harrison vd
Profesio
Okupo horloĝisto • astronomoinventisto • dezajnisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

John HARRISON (1693-03-24 en Foulby ĉe Wakefield, Yorkshire, Britio; 1776-03-24 en Londono) estis lignaĵisto, inventisto kaj aŭtodidakta horloĝisto.

Li solvis la tiel nomitan problemon de la geografa longitudo. Britio estis promesanta tre altan premion en 1714 por konstruo de horloĝo kun tre alta ekzakteco kaj taŭga por ŝipvojaĝoj. Post multaj jaroj de konstruado kaj plibonigo li sukcesis.

Por atingi bezonatan ekzaktecon, li inventis i.a. la lokusto-haltigilon, specialan mekanismon por restreĉi kaj metodon por kompensi la ŝanĝojn pro temperaturaj diferencoj. Lia horloĝo ebligis la ekzaktan mezuradon de la loko de ŝipo laŭ la geografa longitudo.

John Harrison

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li estis la unua de kvin infanoj. Li lernis la metion de lignaĵisto de lia patro. Je la aĝo de preskaŭ dudek jaroj, 1713, li konstruis sian unuan pendol-horloĝon. Ĝi estas nun en la ekspozicio de la Worshipful Company of Clockmakers en Guildhall. Du similajn horloĝojn li konstruis en 1715 kaj 1717.

En 1718 li edziĝis kun Elizabeth Barrel (1693–1726)[1], kun kiu li havis filon. Post la morto de lia edzino li edziĝis en 1726 kun Elizabeth Scott (ĉ. 1702–1777), kun kiu li havis du pliajn infanojn.

Inter 1725 kaj 1727 Harrison konstruis kun lia frato du grandajn pendol-horloĝojn. En tiuj li uzis gravajn novajn detalojn kiel la lokusto-haltigilon kaj la kompenso-pendolon. Per ili tiuj horloĝoj atingis enorman precizecon, nekonata ĝis tiam, ĉirkaŭ unu sekundo en monato.

1727 John Harrison komencis, okupi sin pri la konstruado de ŝiphorloĝoj kaj la longitudo-problemo.

La problemo de la longitudo[redakti | redakti fonton]

La unuaj tri ship-horloĝoj[redakti | redakti fonton]

Dum la 1720-aj jaroj la angla horloĝisto Henry Sully inventis ŝiphorloĝon, kiu estis desegnita determini la longitudon de ŝipo. Ĝi havis vertikalan balancoradon kun glitlagroj.

trad. daŭrigenda. Anglan tekston vidu en la fonto


[2]

1716, Sully prezentis sian unuan horloĝon de la maro, en franca horloge de la mer al la franca Académie des Sciences[3] kaj en 1726 li publikigis dokumenton Une Horloge inventée et executée par M. Sulli.[3]

lokusto-haltigilo
la unua ŝiphorloĝo de Harrison (H1)

En 1730 Harrison konstruis ŝip-horloĝon por konkuri pri la premio de longitudo angle Longitude Prize kaj vojaĝis al Londono, kaj demandis financan helpon. Li prezentis siajn ideojn al Edmond Halley, la reĝan astronomon, kiu sendis lin al George Graham, la plej gravan horloĝo-fabrikanton. Graham estis fakte impresita de la ideoj de Harrison's, ĉar li pruntedonis monon al li por konstrui sian "mar-horloĝon". Tiu devis esti martaŭga versio de siaj lignaj pendulaj horloĝoj, kiuj eksterordinare bone funkciis. Li uzis lignajn radojn, rul-pinjonojn kaj version de la lokusto-haltigilo. Anstataŭ pendulo li uzis du (dumpbell)-balancierojn, interligitajn.

Harrison bezonis kvin jarojn por konstrui sian unuan mar-horloĝon (aŭ H1).[4] Li demonstris ĝin al membroj de la Royal Society kiuj raportis favore al li al la Board of Longitude. La horloĝo estis la unua propono, kiun la Board consideris esti valora por provo sur maro. En 1736, Harrison velveturis al Lisbono sur la ŝipo HMS Centurion raj revojaĝis per HMS Orford. Ambaŭ la kapitano velĉefo de la Orford laŭdis la konstruon. La ĉefo rimarkis, ke sia propra kalkulado estis lokiganta la ŝipon sesdek mejlojn oriente de ĝia vera albordiĝa loko, kiu estis kalkulita ĝuste de Harrison uzante H1.

Tiu vojaĝo ne estis ekzakte tiu, kiun la board estis postulinta, sed la board estis sufiĉe inpresita por doni al Harrison £500 por plia evoluigo. Harrison daŭrigis kun evoluigo de H2,[5] pli kompacta kaj solida versio. En 1741, post tri jaroj de konstruado kaj du jaroj kun surteraj provoj, H2 estis preta, sed tiam la Britio estis en milito kun Hispanio en la War of Austrian Succession kaj la horloĝo estis konsiderita tro grava por riski ĝin fali en la manojn de la Hispanoj.

Harrison subite haltigis ĉiun laboron je sia dua horloĝo, kiam li trovis gravan eraron en la principo de la konstruo de la balanciero. Li antaŭe ne estis rimarkanta, ke la periodo de la oscilado de la balanciero povus esti influita per la kliniĝado de la ŝipo. Tiu ekscio gvidis lin al uzo de ronda balanciero en sia tria mara horloĝo (H3).

La Board donis al Harrison pliajn H3.[6]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]