Josef Lada

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Josef Lada
Persona informo
Josef Lada
Naskiĝo 17-an de decembro 1887 (1887-12-17)
en Hrusice, Reĝlando Bohemio,  Aŭstrio-Hungario
Morto 14-an de decembro 1957 (1957-12-14) (69-jaraĝa)
en Prago,  Ĉeĥoslovakio
Tombo tombejoj de Olšany vd
Lingvoj ĉeĥa vd
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio vd
Subskribo Josef Lada
Profesio
Okupo verkistoilustristo • verkisto de porinfana literaturo • pentristo • vidartisto • karikaturisto • scenografo • kostumdezajnisto vd
Laborkampo pentradoliteraturoilustraĵovidigaj artoj • book design • teatro • scenography • costume design • literaturo por infanoj kaj junuloj vd
Aktiva en Prago vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Josef LADA (naskiĝis la 17-a de decembro 1887 en Hrusice - mortis la 14-a de decembro 1957 en Prago), estas ĉeĥa pentristo kaj desegnisto, ilustrinto de klasikaj satiraj verkoj Brava soldato Ŝvejk, Bapto de caro Vladimir kaj precipe de multaj libroj por infanoj (Mikŝo). Por lia arto estas karakteriza dika konturo kaj simpligitaj, sed vivaj formoj, tre facile kompreneblaj por etaj legantoj. Liaj vintraj motivoj tre ofte aperas sur bildkartoj, precipe Kristnaskaj.

La verkaro de Lada estas eksterordinare ampleksa.Li kreis 15 000 desegnaĵojn kaj ilustraĵojn, pli ol 400 bildojn. Li ilustris 121 porinfanajn librojn, 197 librojn por plenkreskuloj, li kreis skizojn por librokovertoj, teatroscenejoj, li kunlaboris kun desegno- kaj marionetfilmo. Li ekspoziciis siajn verkojn en multaj landoj eksterlande precipe en Parizo, Vieno, Ĝenevo, Venecio, Berlino, Edinburgo, Stokholmo, Budapeŝto, plue en Bulgario, Hungario, Ĉinio, Koreio, Vjetnamio kaj aliloke. En la japana enciklopedio li estis envicigita inter centon de la tutmonde plej bonaj ilustristoj.

Lada krome agisa kiel verkisto de porinfanaj fabeloj. Kune kun Čapek, Nezval kaj Vančura li estas unu el la fondintoj de tn."moderna fabelo" en la ĉeĥa literaturo. Por siaj meritoj li ricevis en la jaro 1947 la plej prestiĝan arttitolon "nacia artisto".

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.