José de Antequera y Castro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
José de Antequera y Castro
Persona informo
José de Antequera y Castro
Naskonomo José de Antequera y Castro
Naskiĝo 1-an de januaro 1689 (1689-01-01)
en Panamurbo
Morto 1-an de januaro 1731 (1731-01-01) (42-jaraĝa)
en Limo
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Profesio
Okupo politikistojuĝisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

José de Antequera y Castro [anteKEra] (Panamurbo, 1a de januaro 1689 - Lima, 5a de julio 1731), estis hispana politikisto, kiu okupis diversajn postenojn en la kolonia administracio de la Hispana Imperio en Hispanameriko.

Li studis en Panamo, sed poste pasigis kelkajn jarojn en Hispanio. Li estis sendita en 1721 al Paragvajo, pr soliv kverelojn de la popolo kontraŭ la guberniestro, sed li aliĝis al la partio de la popolo kaj nomumis sin mem guberniestro, kio startigis la komunuman revolucion.

Antequera forpleis la jezuitojn de la paragvaja teritorio en 1724, kio okazigis ke la vicreĝo de Perruo, nome José de Armendáriz, ordonis lian kapton al la argentina guberniestro Bruno Mauricio de Zabala. Antequera fuĝis al Kordovo,[1] rifuĝiĝis en konvento de franciskanoj, kaj eskapis al Lima, kie li estis kaptita en 1726. Post kvinjara proceso, li estis finfine kondamnita je mortopuno kaj estis pendumita sur placo meze de tumulto la 5an de julio 1731. Lia ĉefa principo estis ke la popolo rajtas elekti siajn regantojn se la reganto malĝuste agadas. Tio multe helpis la disvastigon de la konceptoj pri demokratio en Hispanamerikon.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Antequera y Castro, José de (1689-1731)». Konsultita la 16an de aprilo 2019.