Jozefo Wasniewski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jozefo Wasniewski
Persona informo
Aliaj nomoj Duduś
Naskiĝo 3-an de junio 1858 (1858-06-03)
en Złoty Potok
Morto 19-an de februaro 1897 (1897-02-19) (38-jaraĝa)
en Varsovio
Mortokialo aneŭrismo
Tombo Tombejo Powązki en Varsovio
Lingvoj Esperantopolasveda
Ŝtataneco Rusia ImperioPollando
Subskribo Jozefo Wasniewski
Okupo
Okupo esperantistoĵurnalisto • kontisto • kolumnisto • verkisto
Verkoj En la brikejo
Esperanto
Esperantisto numero 2572
vdr

Jozefo WASNIEWSKI (Józef WAŚNIEWSKI) (naskiĝis la 3-an de junio 1858 en Złoty Potok, nun la distrikto Częstochowa, mortis la 19-an de februaro 1897) estis pola esperantisto kaj ĵurnalisto.

Li estis unu el la plej agemaj pioniroj de Esperanto, "nia Apostolo en Polujo" (Lingvo Internacia n-ro 3/1897). Liaj verkoj troviĝas en La Esperantisto, Lingvo Internacia kaj Fundamenta Krestomatio. En 1896 lia originala novelo En la brikejo estis premiita dum la unua konkurso de Esperanto-literaturo. Li kiel la unua komencis la tre gravajn vojaĝojn inter-Esperantistajn.

Post la morto de Waśniewski, kaŭzita de aneŭrismo, Valdemar Langlet dediĉis al li la poemon Al la memoro de Josef Wasniewski, kiu troviĝas en Fundamenta Krestomatio. Otto W. Zeidlitz verkis pri li la poemon Al memoro de J. Wasniewski, kiu troviĝas en Lingvo Internacia.

Vojaĝoj[redakti | redakti fonton]

Waśniewski estis pioniro de Esperanto-turismo. Li korespondis kun esperantistoj el Norvegio kaj Svedio, rezulte de kio li komencis vojaĝi en Skandinavio. Waśniewski lernis la svedan, popularigis informojn pri Skandinavio en Pollando, kaj pri la pola literaturo – en Svedio. En la pola ilustrita semajngazeto Wędrowiec (Vagabondo) Waśniewski publikigis la serion de artikoloj Wspomnienia z podróży na północ (Rememoroj el la vojaĝoj al la nordo)[1].

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]