Juan de Fuca

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Juan de Fuca
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1536 (1536-01-01)
en Kefalonio
Morto 1-an de januaro 1602 (1602-01-01) (66-jaraĝa)
en Kefalonio
Ŝtataneco Venecia respubliko
Okupo
Okupo esploristo
vdr

Juan de Fuca (prononco "Ĥŭan de Fuka", laŭ hispana ortografio, origine greke Ιωάννης Φωκάς, do Ioanis Fokas - ankaŭ konata sub la nomo Apostolos Valerianos estis grekia ŝipisto, kiu vivis dum la 16-a jarcento. Li naskiĝis dum la jaro 1536 en Valerianos sur la ionia insulo Kefalonio kaj mortis dum 1602 en sur la insulo Zakinto.

Kiel juna plenkreskulo li elmigris al Hispanio, kie li dum 40 jaroj estis ŝipista kapitano en la servo de la hispana reĝlando.

Dum 1592 li de la hispana reĝlando ricevis la mision trovi la nordokcidentan pasejon inter la Pacifika Oceano kaj la Atlantika Oceano. Li kun sia ŝipanaro samjare ekvelis de la haveno Akapulko en Meksiko kaj fakte kiel unua eŭropano malkovris la hodiaŭan markolon de Juan de Fuca en la nordokcidento de la Pacifika Oceano - okcidente de la hodiaŭaj ŝtatoj Vaŝingtonio de Usono kaj Brita Kolumbio de Kanado. La markolo dum la jaro 1788 ricevis lian nomon. Same laŭ li poste estis nomita la tektona plato plato Juan de Fuca, kiu situas en la nordoriento de la Pacifika Oceano proksime de la samnoma markolo, okcidente de la nordamerika kaj oriente de la pacifika platoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]