Juice Leskinen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Juice Leskinen
Juice Leskinen ĉe sia antaŭlasta koncerto la 1-an de Aŭgusto 2006 en Tampere
Juice Leskinen ĉe sia antaŭlasta koncerto la 1-an de Aŭgusto 2006 en Tampere
Persona informo
Naskonomo Pauli Matti Juhani Leskinen
Naskiĝo 19-an de februaro 1950 (1950-02-19)
en Juankoski
Morto 24-an de novembro 2006 (2006-11-24) (56-jaraĝa)
en Tampere
Mortokialo diabetorena malfunkciocirozo
Tombo Kalevankangas cemetery
Lingvoj finna
Ŝtataneco Finnlando
Okupo
Okupo poeto • ĵurnalistokantistokantoverkistomuzikisto • kantotekstisto • kantaŭtoroverkisto • diskografa artisto
vdr

Juhani Juice Leskinen [juise leskinen] (origine Pauli Matti Juhani Leskinen; naskiĝis la 19-an de februaro 1950, mortis la 24-an de novembro 2006) estis elstara kantisto kaj verkisto en Finnlando. Li aktivis dum la fina parto de la 20-a jarcento ĝis sia morto en 2006. Li estis konata simple kiel Juice Leskinen pro sia artista nomo Juice, kiun li poste igis sia oficiala antaŭnomo.

Ekde la 1970-jaroj li publikigis 30 longajn albumojn de sia muziko kaj kontribuis dekojn da kantotekstoj por aliaj kantistoj en la lando. Pluraj liaj kantoj iĝis klasikaĵoj de la Finnlanda populara muziko, ekzemple Viidestoista yö (la dekkvina nokto) kaj Syksyn sävel (aŭtuna melodio). La fruajn diskojn el lia kariero oni konsideras kerna parto de la tiama Finnlanda Manserock-movado (Manserock, ’rokmuziko el Tampereo’). Krom la muzikado, li aktive poeziis kaj verkis por la teatro. Entute li publikigis naŭ poemkolektojn kaj sep teatraĵojn. [1] [2] [3]

Referencoj

  1. https://www.allmusic.com/artist/juice-leskinen-mn0002095031/biography Biografio de Juice Leskinen ĉe All Music Guide (en la Angla)
  2. https://kansallisbiografia.fi/kansallisbiografia/henkilo/1014 artikolo pri Leskinen en la Nacia Biografia Kolekto de la Societo por Finna Literaturo (en la Finna)
  3. Heikkinen, Antti: Risainen elämä. Juice Leskinen 1950–2006 ('Disŝirita vivo. Juice Leskinen 1950–2006'). Helsinki: Siltala, 2014. ISBN 978-952-234-189-1 Biografia verko (en la Finna)