Jukatanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jukatanio
Federacia subŝtato
FlagoBlazono
subŝtato de Meksiko [+]

LandoMeksiko

Supermara alteco30 m [+]
Koordinatoj21° N, 90° U (mapo)21-89.6Koordinatoj: 21° N, 90° U (mapo)
ĈefurboMérida
- koordinatoj21° N, 90° U (mapo)21-89.6Koordinatoj: 21° N, 90° U (mapo) [+]
Areo39 612 km² (3 961 200 ha) [+]

Loĝantaro2 320 898 [+] (2020)
Denseco58,59 loĝ./km² [+] [+]

Subŝtatestro
(ekde )

HorzonoUTC-06:00 [+]
Poŝtkodo97 [+]
ISO 3166-2MX-YUC

Jukatanio (Tero)
Jukatanio (Tero)
situo de Jukatanio en Meksiko

Jukatanio (Jukatanio)
Jukatanio (Jukatanio)
DEC

Map
Jukatanio

Vikimedia Komunejo:  Yucatán [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Jukatanio (hispane Yucatán) estas federacia subŝtato de Meksiko sur la duoninsulo Jukatano, kies nordan parton ĝi ampleksas. En la subŝtato Jukatanio ekzistas 106 komunumoj (Vidu ankaŭ la liston de la komunumoj de Yucatán)

Collage Yucatán Representativo

Ĝi havas loĝantaron de ĉirkaŭ 1,5 milionoj kaj ampleksas 43 379 km² (indikoj varias). Ĝia ĉefurbo estas Mérida.

Antaŭ la konkerado de eŭropanoj (hispanoj) la majaoj loĝis la regionon. En Jukatanio situas gravaj restaĵoj de majaj konstruaĵoj, ekzemple en Chichén Itzá [ĉiĈEN iCA] kaj Uxmal [uŝMAL]. La nunan ĉefurbon Mérida la majaoj nomis T'ho.

Jukatanio estis inter la lastaj provincoj, kiuj aliĝis al Meksiko. Ankoraŭ en la 19-a jarcento iuj apartismanoj proklamis "Respublikon Jukatanio", kiu tamen havis nur efemeran vivon. Dum la regado de Porfirio DÍAZ okazis la divido de la duoninsulo (1902) al la teritorioj de nunaj Jukatanio kaj Quintana Roo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]