Julian Sorell Huxley

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Julian Sorell Huxley
Persona informo
Julian Huxley
Naskiĝo 22-an de junio 1887 (1887-06-22)
en Londono
Morto 14-an de februaro 1975 (1975-02-14) (87-jaraĝa)
en Londono
Tombo Golders Green Crematorium vd
Religio ateismo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd
Alma mater Balliol CollegeEton College vd
Familio
Patro Leonard Huxley vd
Patrino Julia Huxley vd
Gefratoj Aldous HuxleyAndrew Huxley • [Noel] Trevenen Huxley • Margaret Arnold Huxley vd
Edz(in)o Juliette Huxley vd
Infanoj Anthony Julian Huxley • Francis Huxley vd
Profesio
Okupo evolutionary biologist • etologo • verkistoprofesorofilozofo • fiziologo • biologofilmreĝisoro vd
Laborkampo biologiotranshomismoevolua biologioembriologiofilozofio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Julian Sorell Huxley

Kavaliro Julian Sorell HUXLEY, FRS (naskiĝis la 22-an de junio 1887 en Londono, mortis la 14-an de februaro 1975 en Londono) estis angla evoluada biologo, humanisto kaj internaciisto. Li estis la unua uzanto/elpensinto de la vorto transhumanismo.

Li estis por la natura selektado, kaj ĉefrolulo pri la evoluada sintezado en la meza 20a jarcento. Li estis la unua Ĝenerala Direktoro de Unesko, sekretario de la Zoologia Societo de Londono, kaj fondanta membro de la World Wildlife Fund (Monda Sovaĝviva Fonduso).

Huxley estis membro de la fama familio Huxley. Lia frato estis la konata verkisto Aldous Huxley, lia duonfrato Andrew Huxley estis biologo kaj ricevinto de Nobelpremio; lia patro Leonard Huxley estis verkisto kaj redaktisto; kaj lia patra avo Thomas Henry Huxley estis amiko kaj subtenanto de Charles Darwin kaj propagandanto de evoluado.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]