Jupitero (dio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri romia dio. Por informoj pri la samnoma planedo, vidu la artikolon Jupitero (planedo).
Jupitero
Sekso vira
Eble sama Zeŭso, Peruno, Toro, astrologia Jupitero
Familio
Patro Saturno
Patrino Ops
Edzo/Edzino Junono
Infanoj Vulkano, Diana, Herkulo, Bakĥo, Juventa, Marso, Belona, Minerva, Apolono, Iarbas, Merkuro, Prozerpina
Amkunuloj Latona, Juturna
vdr


Jupitero
romia dio • ĉefdio • virdio
Informoj
Originala nomo Iuppiter
Eble sama ZeŭsoPerunoToro • astrologia Jupitero
Sekso vira
Patro Saturno
Patrino Ops
Gefratoj JunonoVestaPlutonoNeptunoCereso
Edzo/Edzino Junono
Kunulo Latona • Juturna
Infanoj VulkanoDianaHerkuloBakĥo • Juventa • MarsoBelonaMinerva • Apolono • Iarbas • MerkuroProzerpina
vdr

Jupitero (latine: Iuppiter) estas romia similaĵo de grekia dio Zeŭso. Li estis la plej grava el la dioj de la romia panteono, patro de dioj kaj homoj kaj li estis parto de la ĉefa triopo, kune kun sia fratino kaj edzino Juno, kaj sia filino Minerva.

Jupitero en 1811-a pentraĵo de Jean Auguste Dominique Ingres.

Jupitero ankaŭ estas nomata Jove (Iovis). Liaj atributoj estas aglo, fulmo kaj sceptro.

Francisko Azorín registras erare la nomon Jupitro kiel Roma ĉefdio, kiu regis la mondon; la artistoj lin reprezentis per glora, majesta homo sur nuboj, kun fulmoj en la mano k. aglo ĉe la piedoj.[1] Li indikas etimologion el la latina Jupiter, Djupiter, Djovis, Jove el la hebrea Jehova, Dishova.[2]

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Komence li estis ligata prefere kun elementoj. Estis mastro de ĉielo, tondroj kaj fulmoj, pli poste estis al li ankoraŭ aldonita rolo de protektanto de Romia imperio kaj leĝoj.

La Romianoj kredis, ke lia favorinklino estas signifa momanto en milito, ĉar li estas signita donacanto de venko, kaj tial ili strebis akiri lian favoradon.

Meze de septembro okazis solenoj honore de Jupitero, konsistanta el oferoj, solenaj procesiaj marŝadoj kaj ludoj en cirko. Kulto de Jupitero, kun kiu ofte koincidis diversaj kultoj de orientaj religioj, persistis ĝis tempo de frua kristanismo. La plej granda, plej malnova, plej impona kaj plej grava templo konsekrita al Jupitero kune kun lia edzino Junono kaj kun Minerva staris sur Kapitolo. Ĝi estas konservita nur en fragmentoj de fundamentoj de la Kapitola muzeo.

Deveno[redakti | redakti fonton]

Painting of a bearded, seated Jupiter, unclothed from the waist up and holding a staff
Jupitero en murpentraĵo el Pompejo, kun aglo kaj mondoglobo

Jupitero estas origine hindoeŭropa diaĵo de ĉielo. La nomo Jupitero venis de la hindeŭropa Dʰ(e)h₁s ph₂tér. La esprimo estas derivita de la radiko Djaus kaj havas paralelojn en nomoj Zeŭso pater (greka), Djaus Pitar (veda Ĉiela patro), Tiro (germ.) k.a.

Ĉe li estas trovebla atributo de la perdita mano. Dum liaj solenoj li estis prezentata per viro sur veturilo en kostumo kun kovrita dekstra antaŭbrako, same kiel ĉe germana Tiro kaj ĉe friza dio Sabazio, kiu estis bildigata kun bronza dekstra mano ornamita per simboloj de boneco kaj afableco.

En vedoj lian funkcion rolis Djaus Pitar, origine la plej aĝa diaĵo. En multaj hindoeŭropeaj religioj li estis pli poste ombrigita de origine pli malaltaj diaĵoj (de Odino ĉe nordaj germanaj triboj, de Indro ĉe hindoj) aŭ li tenis sin la estran pozicion en triopo de la plej altaj diaĵoj (kelta Teŭtato, balta Dievs, romia Jupitero kaj greka Zeŭso). En la slava panteono li verŝajne aperis kiel Svarogo, bazo de kies nomo estas hindoeŭropa svar (lumo), kaj koheras ankaŭ kun sanskrita esprimo svarga (ĉielo) kaj írana hvar (suno).

Al Jupitero la Romianoj dediĉis tagon de la semajnoĵaŭdon.

Lia birdo estis la aglo, kaj lia besto estis la virbovo. Li donis sian nomon al la planedo Jupitero, la plej granda planedo de la sunsistemo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 96.
  2. Azorín, samloke.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Jupiter (mytologie) en la ĉeĥa Vikipedio.