Juristo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Juristo (latine ius, juro; genitivo: iuris) estas akademiano, kiu faris jurajn studojn kaj sukcese trapasis ŝtatan ekzamenon.

Internacie[redakti | redakti fonton]

La Internacia Komisiono de Juristoj (angle International Commission of Jurists, akronime ICJ) estas neprofitcela kaj politike sendependa internacia organizaĵo konsistanta el asocio de juristoj. La organizaĵo laboras por homaj rajtoj kaj la principoj de regado de la leĝo kaj jurŝtato tra la mondo. La ICJ sendas observantojn al procesoj kie la jurŝtato estas en risko kaj faras lobiadon kontraŭ registaroj kaj internaciaj organizaĵoj, kiel ekzemple UN kaj la Konsilio de Eŭropo. La organizaĵo ankaŭ publikigas revuojn kaj gazetarajn komunikojn.


Aŭstrio[redakti | redakti fonton]

En Aŭstrio Juristo" estas tiu, kiu sukcesis la diplomon de juraj studoj kaj ricevis la akademian gradon de Magister iuris (vira) aŭ Magistra iuris (ina).

Baltio[redakti | redakti fonton]

En Baltio juristo estas akademiano kiu sukcesis en universitato de juro la ekzamenon de Magister (kutime M. A.) aŭ samnivelan Master (ekzemple MLaw, Master of Law, LL.M.).

Brazilo[redakti | redakti fonton]

En Brazilo estas ŝtata ekzameno por oni uzi la titolon "advokato" kaj agi profesie. Ĉiuj kiuj sukcesas diplomon de juraj studoj ricevas la titolon "bakalaŭro pri juro", sed ne rajtas advokacii sen ŝtata ekzameno nomata "ekzameno de ordeno". Juristo en Brazilo, sekve, estas simpla sinonimo de advokato.

Germanio[redakti | redakti fonton]

La nomoj juristo (sen aldono) aŭ plena juristo estas nek protektitaj profesinomoj, nek akademiaj gradoj. Juristoj kiuj sukcesis la unuan ŝtatan ekzamenon rajtas nomi sin juristo (univ.) en kelkaj germanaj landoj. Tipaj profesioj de juristaj estas sciencisto, advokato, juĝisto, prokuroro, ...

Svisio[redakti | redakti fonton]

En Svisio juristo estas akademiano, kiu sukcesis en universitato juran studon per Lizentiat (kutime lic. iur.) aŭ samnivelan Master (ekzemple MLaw, Master of Law). Post la Bolonja Procezo ekzistas la unua jura diplomo Bachelor (BLaw), kiun oni povas akiri kutime post tri studjaroj. Juristo estas nek oficiala profesio nek akademia grado.