Justin Timberlake
Justin Timberlake | |||||
---|---|---|---|---|---|
Justin Timberlake en la jaro 2007
| |||||
Bazaj informoj | |||||
Naskonomo | Justin Randall Timberlake | ||||
Naskiĝo | 31-an de januaro 1981 (43-jaraĝa) en Memphis | ||||
Edz(in)o | Jessica Biel | ||||
Ĝenroj | Popmuziko Blue-eyed soulo R&B | ||||
Profesio | kantisto, muzikisto, muzika producento, dancisto, aktoro | ||||
Instrumentoj | kantado, klavarinstrumento, gitaro, imitado de tamburisto | ||||
Aktivaj jaroj | 1993 - nuntempo | ||||
Eldoninto | Jive Records | ||||
Parencaj temoj |
'N Sync, Timbaland, Nelly Furtado, Britney Spears, 50 Cent, Esmée Denters, Madonna | ||||
Retejo | Justin Timberlake | ||||
Justin Timberlake | |||||
Persona informo | |||||
Justin Timberlake | |||||
Naskonomo | Justin Randall Timberlake | ||||
Naskiĝo | 31-an de januaro 1981 (43-jaraĝa) en Memphis | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Loĝloko | Los-Anĝeleso vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | University of Nebraska High School vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patro | Randall Timberlake vd | ||||
Patrino | Lynn Bomar vd | ||||
Edz(in)o | Jessica Biel vd | ||||
Amkunulo | Britney Spears • Cameron Diaz • Veronica Finn vd | ||||
Infanoj | Silas Randall Timberlake vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | JT vd | ||||
Okupo | aktoro • kantisto • filmproduktoro • dancisto • voĉaktoro • entreprenisto • kantaŭtoro • muzikproduktisto • televida aktoro • restoraciestro • kantoverkisto • entreprenisto • filmaktoro • komponisto • produktoro • plenuma produktoro • reĝisoro de muzikvideo • investisto • komikisto • infana aktoro • infana kantisto • kantotekstisto • ludisto vd | ||||
Aktiva dum | 1997– vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Yogi Bear ❦ Shrek the Third ❦ Trolls ❦ Trolls World Tour vd | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Justin Randall TIMBERLAKE (naskiĝis 31-an de januaro 1981 en Memphis, Tennessee) estas usona popmuzikisto kaj iama fronthomo de la popbando *NSYNC.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Infanaĝo[redakti | redakti fonton]
Filo de Randall Timberlake kaj Lynn Bomar, lia patra avo estis ministro de la Baptista Eklezio kaj kvankam li konsideras sin "pli spirituala ol religiulo" li daŭre estas kristano. Liaj gepatroj divorciĝis en 1985. Timberlake kreskis en Millington, eta vilaĝo norde de Memphis. Lia unua muzika sperto estis kantante kontriajn kanzonoj ĉe televidprogramo "Star Search (Serĉado de talentuloj) sub la nomo de Justin Randall
Junaĝo[redakti | redakti fonton]
Timberlake startis sian karieron komence de la 1990-aj jaroj kiel membro de la televida spektaklo Mickey Mouse Club, en kiu li agadis kiel moderatoro, kantisto kaj aktoro apud Christina Aguilera, Britney Spears, aktorino Keri Russell kaj bandkolego JC Chasez.
Meze de la 1990-aj jaroj, li iĝis gvidanta kantisto de la virgrupo 'N Sync (pli poste *NSYNC). Ili faris komune 5 albumojn kaj 12 soloalbumojn, sed spite al la sukcesoj, la bando decidis en 2002 malfondiĝi.
Solokariero[redakti | redakti fonton]
Timberlake prezentis sian unuan soloalbumon en novembro de 2002 (Justified), kiu atingis grandan sukceson. La albumo ĉerpis el muzika stilo de R&B kaj hiphopo.
Li dumtempe aperis en la bulvargazetoj pro amrilatoj al Cameron Diaz kaj Britney Spears. Li fifamiĝis en 2004, kiam kaŭzis skandalon per tio, ke dum lia sursceniĝo kun Janet Jackson en Super Bowl, li abrupte kaj intence malvualigis duonbruston de Janet Jackson.
En septembro de 2006 aperis lia dua soloalbumo FutureSex/LoveSounds, produktita de Timbaland kaj Will.i.am.
Filmografio[redakti | redakti fonton]
- 2000: Longshot
- 2001: On the Line
- 2005: Edison
- 2006: Alpha Dog
- 2006: Southland Tales
- 2007: Black Snake Moan
- 2011: In Time
- 2011: Friends with Benefits
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- oficiala paĝaro Arkivigite je 2007-09-28 per la retarkivo Wayback Machine
- Last.fm