János Cziráky

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Grafo János CZIRÁKY [jAnoŝ cirAki], laŭ hungarlingve kutima nomordo Cziráky János (kun la ceteraj nomoj Cziráky János József Lázár László Tamás) estis hungara juristo, politikisto, membro de Hungara Scienca Akademio.

János Cziráky

János Cziráky [1] naskiĝis la 29-an de decembro 1818 en Buda. Li mortis la 9-an de februaro 1884 en Lovasberény.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lia patro estis Antal Mózes Cziráky. János Cziráky frekventis gimnazion kaj universitaton en Pest (urbo). En 1838 li doktoriĝis pri juro. Li komencis sian karieron en Vieno en la ŝtata administrado, kie baldaŭe li atingis pli altajn postenojn. Li debutis kiel senatano en 1843. Li edziĝis en 1845 baldaŭe havanta 6 gefilojn. En oktobro de 1848 li interrompis la politikadon por kelkaj jaroj. En 1867 li ricevis ordenon de la Ora Ŝaffelo, krome li havis ankaŭ aliajn premiojn. Li estis entombigita en preĝejo de Kenyeri.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Assertiones ex universa jurisprudentia et scientiis politicis 1838
  • diversaj paroladoj
  • biografio pri Alajos Mednyánszky 1844

Fontoj[redakti | redakti fonton]