János Dohy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
János Dohy
Persona informo
Naskiĝo 5-an de marto 1934 (1934-03-05)
en Debrecen
Morto 11-an de novembro 2002 (2002-11-11) (68-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Agrikultura Universitato (Gödöllő)
Okupo
Okupo akademiulo
vdr

János DOHY [jAnoŝ dohi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Dohy János estis hungara inĝeniero, agronomo, bredisto, altlerneja instruisto, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1998).

János Dohy [1] naskiĝis la 5-an de marto 1934 apud Debrecen (Debrecen-Pallagpuszta), li mortis la 11-an de novembro 2002 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

János Dohy frekventis mezlernejojn en Keszthely, Debrecen kaj Kisvárda, universitatojn en Budapeŝto kaj Gödöllő. Li eklaboris en instituto, kie li okupiĝis pri bredado de bovinoj donataj pli da laktoj, dume li ankaŭ instruis. En 1974 li eklaboris en ŝtata bieno de Herceghalom, post 2 jaroj en Altlernejo de Kaposvár. En 1976 li studvojaĝis en Usono. En 1976 li iĝis katedrestro pri bestobredado en Budapeŝto. En 1980 li estis katedrestro en Veterinara Universitato de Budapeŝto, post 4 jaroj li doktoriĝis. Li ricevis premiojn kaj medalojn (ankaŭ eksterlandajn) inter 1976-2002.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Általános állattenyésztéstan. Állattenyésztési alapismeretek (Ĝenerala bestbredado. Bazaj konoj pri bestbredado) (1963, 1964, 1965, 1966)
  • Állattenyésztési genetika (1979)
  • Az állattenyésztés alapjai (Fundamentoj de la bestobredado) (2000)

Fontoj[redakti | redakti fonton]