János Ferenczi

El Vikipedio, la libera enciklopedio

FERENCZI János [ferenci] estis hungara reformita pastro, dekano, etnografia verkisto naskita la 22-an de marto 1789 en Középajta kaj mortinta la 25-an de aprilo 1868 en Dálnok.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Inter 1811 ĝis 1815 János Ferenczi studis en Göttingen. Ekde 1815 li estis pastro en Dálnok, ekde 1857 dekano en Kézdivásárhely. Li publikis en Mulattató (Braŝovo) (1838–1839) artikolojn pri etnografio kaj historio de sikuloj en Háromszék. Li fondis per sia librokolekto la bibliotekon de reformita Kolegio Székely Mikó en 1859.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Életrajzi Lexikon