János Horváth (filologo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
János Horváth
Persona informo
Naskiĝo 7-an de oktobro 1911 (1911-10-07)
en Budapeŝto
Morto 3-an de februaro 1977 (1977-02-03) (65-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo klasika filologo • literaturhistoriisto • lektoro
vdr

János Horváth [jAnoŝ horvAt], laŭ hungarlingve kutima nomordo Horváth János (naskiĝis la 7-an de oktobro 1911 en Budapeŝto, mortis la 3-an de februaro 1977 samloke [1]) estis hungara klasika filologo, literaturhistoriisto, altlerneja instruisto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

János Horváth frekventis universitaton en sia naskiĝurbo, li ricevis diplomon en 1935 kaj li doktoriĝis en 1941. En la sekvaj 2 jaroj li plulernis en universitato de Munkeno helpe de stipendio. Li instruis en la Scienca Universitato Péter Pázmány jam ekde 1938, kie en 1972 li iĝis katedrestro. Li okupiĝis precipe pri la latina lingvo kaj latinaj mezepokaj tekstoj en Hungarujo. Li ricevis premion Kossuth en 1955.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Calanus püspök és a Vita Attilae (1941)
  • Legrégibb magyarországi latin verses emlékeink (1956)
  • P. mester és műve (1966)
  • Anonymus és a Kassai kódex (1974)

Fontoj[redakti | redakti fonton]