Jón Trausti

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jón Trausti
Persona informo
Naskiĝo 12-an de februaro 1873 (1873-02-12)
en Norðurþing
Morto 18-an de novembro 1918 (1918-11-18) (45-jaraĝa)
Lingvoj islanda vd
Ŝtataneco Islando vd
Profesio
Okupo verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jón Trausti (1873-1918) estas pseŭdonimo por la verkisto Guðmundur Magnússon. Li naskiĝis en la plej nordorienta landpinto de Islando kaj elkreskis en granda malriĉeco, laborante sur tero kaj maro. Poste li fariĝis presisto kaj loĝis en Reykjavík. Li multon verkis, sed ne ĉiam egale bone. Liaj tre popularaj romanoj kaj noveletoj ofte montras multflankan konon de vivo kaj pensmaniero de la islanda popolo. Li havis riĉan fantazion, li estis bona observanto kaj priskribis multespecajn homojn vive kaj kompetente. Li ankaŭ verkis poemojn.

En esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

La marlupo en Voĉo de Islando, II-a jaro, 1-a numero, en traduko de Ólafur S. Magnússon.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.