József Molnár

El Vikipedio, la libera enciklopedio
József Molnár
Persona informo
Naskiĝo 16-an de majo 1907 (1907-05-16)
en Târgu Mureș
Morto 4-an de decembro 1983 (1983-12-04) (76-jaraĝa)
en Vieno
Lingvoj rumanagermanahungara
Ŝtataneco Rumanio
Okupo
Okupo ilustristo
vdr

MOLNÁR József estis rumanuja hungara grafikisto, afiŝprojektanto naskita en Marosvásárhely la 16-an de majo 1907 kaj mortinta en Vieno la 4-an de decembro 1983.

Biografio[redakti | redakti fonton]

József Molnár finis la mezlernejon en sia naskiĝurbo kaj poste li estis studento de arta altlernejo de Berlin-Charlottenburg (1928-32); ekde 1933 li laboris en Bukareŝto. Li partoprenis la dekoracilaborojn de rumana pavilono de mondekspozicio de Novjorko (1939), poste iĝis kunlaboranto de reklamagentejo Leech Illustrators. Dum la mondmilito li estis laborservulo en Bukareŝto. En 1948-72 li estis profesoro de Arta Altlernejo Nicolae Grigorescu. Li havis plurajn individuajn ekspoziciojn en Bukareŝto kaj transilvanujaj urboj.

Fonto[redakti | redakti fonton]