József Romhányi (kuracisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
József Romhányi
Persona informo
Naskonomo Reichenbach József Ágost
Naskiĝo 11-an de marto 1908 (1908-03-11)
en Szár
Morto 5-an de majo 1976 (1976-05-05) (68-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Familio
Frat(in)o György Romhányi
Okupo
Okupo kuracisto • infankuracisto
vdr

József Romhányi [jOĵef romhAnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Romhányi József estis hungara kuracisto, profesoro, infankuracisto. Lia familia nomo ĝis 1935 estis Reichenbach, lia frato estis György Romhányi.

József Romhányi [1] naskiĝis la 11-an de marto 1908 en Szár. Li mortis la 5-an de majo 1976 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

József Romhányi akiris medicinan diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1932, sed en la lernojaro de 1929 li studis en la universitato de Berlino. Post la diplomo li laboris en la universitataj instituto aŭ kliniko ĝis 1946. En 1938 li akiris fakdiplomon pri infankuracado. Inter 1945 kaj 1952 li estis ĉefkuracisto en hospitalo de Csepel, poste li revenis al la kliniko. En 1961 li estis nomumita docento, en 1966 titulara universitata profesoro. Li ricevis unufoje premion. Li pensiuliĝis en 1974.

Fontoj[redakti | redakti fonton]