KAVA-PECH

El Vikipedio, la libera enciklopedio
KAVA-PECH
Doc. Petr Chrdle
Esperanto-eldonejo
Komenco 25-a de aŭgusto 1992 vd
Lando(j) Ĉeĥio vd
Sidejo Dobřichovice
Membro de Association of Czech Booksellers and Publishers vd
Retejo https://kava-pech.cz/#/eo/t/eo/
Jura formo natural person doing business according to the Trade Licensing Act not registered in the Commercial Register
vdr

KAVA-PECH (mallongigo el la ĉeĥa Kongresová a vzdělávací agentura Petra Chrdleho, esperante Kongresa kaj Kleriga Agentejo de Petr Chrdle) estas agentejo situanta en Dobřichovice (Ĉeĥio), posedata de la ĉeĥa esperantisto Petr Chrdle. Ĝi estis registrita kiel laŭleĝa eldonejo en 1992, tial ĝi tridekjariĝis en 2022. Ĝi tiam oni eldonis 235 librojn per propra ISBN, el kiuj ĉirkaŭ duono tuŝas Esperanton.[1]

La agentejo eldonas librojn en diversaj lingvoj, inter ili multajn esperantlingvajn (lernolibrojn, vortarojn, beletron, fakan literaturon; ankaŭ sub propra ISBN, laŭmende ĝi produktis ekz. PIV 2005). Precize pro tiuj libroj en Esperanto ĝi sukcesis kiel ĉeĥa eldonejo eksporti siajn librojn en plej eble granda nombro de landoj kiu ebligis la mencion en 2016 en la ĉeĥa libro de rekordoj[2].

Ĝi organizas ankaŭ karavanojn al Universalaj Kongresoj de Esperanto kaj diversajn aliajn aranĝojn kiel IBIRE, KAEST, EKOTUR, InPaSem, aŭ por aliaj organizoj, ekz. OSIEK. KAVA-PECH prezentas siajn aktivecojn ankaŭ en interreto.

La agentejo prizorgas komune kun ĈEA ankaŭ retpaĝaron de la ĉeĥa esperantistaro.

Eldonaĵoj[redakti | redakti fonton]

(la listo ne estas kompleta)

  • Biblio, editorita de IKUE kaj KELI, aperis en 2006
  • Chrdle P., Chrdlová S.: Esperantem za tři měsíce. (lernolibro por ĉeĥoj)
  • Čapek K.: Milito kontraŭ Salamandroj.
  • Kraft K., Malovec M.: Esperanta-ĉeĥa vortaro.
  • Kraft K.: Ĉeĥa-esperanta vortaro.
  • Malovec M.: Gramatiko de la ĉeĥa lingvo.
  • Chrdlová S., Malovec M.: Baza ĉeĥa konversacio.
  • Frank H.: Propedeŭtika valoro de la Internacia Lingvo / Propedautická hodnota mezinárodního jazyka.
  • Kavka J.: Kontribue al PIV. Homonimoj en Esperanto konsiderataj nomenklature.
  • Urbanová E.: Peza vino / Těžké víno.
  • Karolo la IV-a: Propra biografio.
  • Havel V.: Aŭdienco.
  • Bent Jensenius: Bonvenon en nia mondo (2009, dua eldono 2014)
  • Kafka F.: Sonĝo kaj aliaj rakontoj.
  • Hašek J.: Ne nur soldato Švejk.
  • Schnitzler A.: Sonĝonovelo.
  • Chrdle P.: Profesia uzo de Esperanto kaj ĝiaj specifaj trajtoj.
  • Chrdle P.: La stato kaj estonteco de la internacia lingvo Esperanto.
  • Maxwell D., Preotu M., Tacu A. P. (red): Lingvo kaj kibernetiko.
  • Vogelmann B.: La Nova Realismo.
  • Phillippe B.: Badenlanda Legendaro de la Konstanca Lago.
  • d' Arbaud, Joseph: La Besto de Vakareso.
  • Studoj pri interlingvistiko (Festlibro por Detlev Blanke)
  • Středa L.: Terminaro de feloj.
  • Váňa V.: Rakontoj ne nur ŝercaj.
  • Vítězslav Nezval: Manon Lescaut. En Esperanton trad. J. Kořínek. 2022. 195p. 21cm. Bind. (ISBN 9788088326236). Sepakta dramo verkita laŭ la samtitola romano de Prévost Abbé.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Petro Chrdle, "Eldonejo KAVA-PECH tridekjara", Esperanto, 1370(7-8) Julio-Aŭgusto 2022, pp. 154-155.
  2. Espéranto-Vendée, n-ro 122, oktobro 2017, p. 2

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]