Kabei

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kabei, foje ankaŭ kabeiĝi, estas Esperanta verbo, kiu signifas estinte ĝia aktivulo forlasi la Esperanto-movadon. Ĝi venas de la pseŭdonimo KABE de Kazimierz Bein, kiu estinte tre elstara kaj laborema Esperantisto, en 19101911 subite kaj tute ĉesis verki en Esperanto kaj malaperis el la movado.

Jam en la Enciklopedio de Esperanto el 1935, Kalocsay skribas pri tio, ke [l]ia nomo fariĝis kvazaŭ la sim­bolo de apostateco, aŭdante pri "kabeoj", la e-istoj scias, pri kiuj temas.[1]

Ĉar la signifo de ĉi tiu vorto tiom dependas de la Esperanto-kulturo, estas malfacile rekte traduki ĝin al iu ajn alia lingvo. Certan similecon havas la angla verbo gafiate, el la mallongigo gafia por Getting Away From It All ("malaperi el ĉio"), uzata inter entuziasmuloj pri sciencofikcio ekde la 1930-aj jaroj pri homoj kiuj forlasis ilian rondon; sed tiu ne eniris la ĝeneralan vortstokon de la angla lingvo, kaj cetere estis lanĉita jardekojn post la esperanta vorto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]