Kabijea lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La kabijea lingvo (kabɩyɛ [kàbijɛ̀] en kabiyè) (lingvo kun ISO-639-3-kodo kbp) estas gurunsa[1] lingvo, subgrupo de la gura lingvaro. Ĝi estas ĉefe parolata en la nordo de Togolando. En 1998 oni ĉirkaŭkalkulis la nombron de kabijeaj parolantoj je 700 000.

Kabijea versio de vikipedio[redakti | redakti fonton]

La provizora kabijea versio de vikipedio naskiĝis en junio 2014, iniciate de s-ro Gnasse Atinèdi, sekretario de la kabijea lingva akademio. En januaro 2017 ĝi havis 845 artikolojn. Ĝi en 2017 estas ankoraŭ en la Vikimedia Inkubatorejo en atendado de ĝia aprobo esti translokota al la kutima vikipedia platformo mem[2].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (angla) Jürgen Zwernemann, « Shall We Use the Word ‘Gurunsi’? » (ĉu ni uzu la vorton gurunsi ?), Africa, 1958, 28, p. 123-125
  2. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-01-05. Alirita 2017-05-31.