Kaiser

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kaiser de la Aŭstria Imperio, Francisko la 1-a (1804–1835).

Kaiser[1] estas la germanlingva vorto por "imperiestro". Same kiel la bulgara, serba kaj rusa Caroj, ĝi rekte derivas el la titolo de la romiaj imperiestroj Caesar, kiu siavice estas derivita el persona nomo de branĉo de la gens (klano) Julia, al kiu apartenis Julio Cezaro, nome praulo de la unua imperia familio.

En la unua jarcento p.K. la alnomo estis transformita en imperian kvalifikaĵon. En tiu epoko jam estiĝis la ĝermana pruntvorto “keisar”, kiu prenis malsamajn, sed similajn formojn en diversaj ĝermanaj lingvoj. Multe pli malfrue, dum la Mezepoko, la slavoj pruntis la romian vorton, kiu poste iĝis en la rusa “царь” (carj), kiu estas “caro” en Esperanto.

En aliaj eŭropaj lingvoj (specife la romanaj kaj la angla) la vortoj kiuj signifas “imperiestro” devenas de la latina vorto “imperator” (kiu estis la titolo de la plej grava generalo, aŭ militestro). “Post la fino de la romia respubliko, la romia ĉefulo uzis tiun kromnomon, kaj dum la jaroj ĝi perdis sian armean signifon kaj fariĝis titolo de politika potenco.”

Kvankam la Britaj monarkoj kiel "Imperiestroj de Hindio" estis nomataj ankaŭ "Kaisar-i-Hind" en Hindia kaj Urdua, tiu vorto, kvankam finfine kunhavanta la saman Latinan originon, derivis el la Greka lingvo: Καῖσαρ (kaisar), ne de la Germana Kaiser.[2]

En Angla lingvo, la termino 'the Kaiser' estas kutime rezervita por la imperiestroj de la Germana Imperio kaj de la imperiestroj de la Aŭstria Imperio. Dum la Unua Mondmilito, kontraŭ-germana sento estis pinta; tiele la termino the Kaiser — speciale aplikita al Vilhelmo la 2-a de Germanio — akiris konsiderinde negativajn konotaciojn, ĉefe en angle parolantaj landoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. En Esperanto foje kajzero, ekzemple ĉe la hispan-esperanta vortaro de de Diego [1] Arkivigite je 2018-05-07 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 7an de Majo 2018.
  2. Witzel, M. "Autochthonous Aryans? The Evidence from Old Indian and Iranian Texts", p. 29, 12.1 (kiel Urdua kaisar). [2] Alirita la 7an de Majo 2018.