Kalabrio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalabrio
itale Calabria

Flago

Blazono

Flago Blazono
regiono de Italio • duoninsulo • kultura regiono
Kodo: CAL
Ŝtato: Italio
Areo: 15 082 km²
Ĉefurbo: Catanzaro
Loĝantaro: 1 947 131 loĝ. (2019)
Loĝdenso: 128 loĝ./km²
Provincoj: Katanzaro, Kosenco, Krotono, Reggio Calabria, Vibo Valentia
Komunumoj: listo de 409 komunumoj
Kodo laŭ ISTAT: 18
Prezidanto: Roberto Occhiuto (en 2024) 
Retejo: oficiala paĝo
Mapo
vdr

Kalabrio (itale Calabria [kalabrja]) estas itala regiono, kiu situas en la plej suda parto de Itala duoninsulo. La markolo de Mesino apartigas ĝian sud-okcidentan pinton disde la insulo Sicilio.

Ĝi estas la unua teritorio kiu historie ricevis la nomon Italio, donita de la antikvaj grekoj al la istmo de Katanzaro kiu, ĉe ilia alveno en la areo, estis sub la regado de Italo, reĝo de la enotroj. Post la alveno de la brutioj ĝi estis nomata Brutium de la romianoj; en la bisanca periodo ĝi estis parto de la regiono "Kalabrio kaj Brutium" ("Kalabrio" tiam estis la nomo de la nuna Salento); fine kiam Bizanco perdis la teritorion Salento, la nomo Kalabrio pasis al la iama Brutium).

Loĝita ekde la Paleolitiko, kiel pruvas la Romito-kaverno, dank' al sia strategia pozicio en la centro de la Mediteranea ĝi do vidis la floradon de multnombraj kulturoj kiel la enotria, brutia, Greka, Romia, Bizanca kaj Normanda.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Surfaco de Kalabrio per altimetraj zonoj
La montoj de Kalabrio
Italio por la antikvaj grekoj, estis la nuna Kalabrio. Notu ankaŭ ke la nuna Salento (en regiono Apulio) estis tiam nomata Calabria.
Gravuraĵo paleolitika de Bos primigenius, Grotta del Romito, Papasidero

Kalabrio, la pinto de la Itala boto, konsistas el duoninsulo etendiĝanta en la Mediteraneo. Tial la regiono havas marbordan disvolviĝon de 788,92 km. Ĝi estas banata de la maroj Tirena kaj Ionia, norde limas kun Basilikato kaj estas disigita de Sicilio per la Mesina Markolo.

La regiono dividiĝas en 5 provincojn: Katanzaro (CZ), Kosenco (CS), Krotono (KR), Reggio Calabria (RC) kaj Vibo Valentia (VV).

La Kalabria teritorio estas plejparte okupita de montoj, kiuj estas parto de la Apeninoj, (Pollino, Sila, Marborda Montaro, Serre kaj Aspromonte); tial nur malgranda parto de la regiona surfaco estas okupata de ebenaĵoj; la ĉefaj estas la Piana di Sibari, la Piana di Sant'Eufemia kaj la Piana di Gioia Tauro.

Du malgrandaj insuloj apartenas al Kalabrio, Dino (pli granda) kaj Cirella, ambaŭ administre en la provinco de Kosenco kaj banitaj de la Tirena Maro.

La rvero Neto apud Santa Severina

La riveroj ne estas tre longaj kaj tute ne estas navigeblaj. La plej longaj estas Crati kaj Sinni. Tre pitoreska estas la rivero Lao kiu fluas tra profunda kanjono de la montaro Pollino al la Tirena Maro.

Krome, ekzistas multnombraj lagoj kiuj estas artefaritaj, precipe sur la Sila altebenaĵo, la ĉefaj estas la Ampolino, la Arvo, la Cecita, la Angitola kaj la Passante.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Capo Vaticano
Sila

La Kalabria klimato estas ĝenerale de la Mediteranea tipo. La ionia marbordo estas pli seka kaj pli arida ol la tirrena kiu havas pli mildan klimaton. Temperaturoj ĝenerale laŭ la marbordoj neniam falas sub 10 °C kaj neniam pliiĝas super 40 °C, kun pintoj de 42-44 °C en la someraj monatoj. En la Apeninoj kaj en la internaj areoj, de la Pollino, ĝis la Sila kaj Aspromonte, la klimato estas montara (malvarma kontinenta) kun malvarmaj neĝaj vintroj, la someroj estas varmaj kaj ne mankas fulmotondroj. Rimarkindas la interesa ĉiutaga temperaturo, vintre, en la Crati-valo, kie abundaj neĝadoj povas okazi eĉ ĉe malaltebenaj altitudoj.

Flaŭro[redakti | redakti fonton]

La malsamaj klimataj kondiĉoj de la regiono ankaŭ favoras malsaman vegetaĵaron de areo al areo. De marnivelo ĝis 600 metroj (mediteranea nivelo) la mediteranea makizo superregas kun olivoj, kaj aliaj plantoj tipaj de la mediteranea klimato. De 700 metroj ĝis 1000 metroj (malsupraj Apeninoj), anstataŭe dominaskaŝtanarboj kaj kverkoj. De 1000 metroj supren estas pli oftaj specioj tipaj de la montara klimato, fago, arĝenta abio kaj laricio-pinarbo. Sur la Kalabriaj "Serre" la montara kreskaĵoj komenciĝas, en kelkaj punktoj, eĉ je 800 metroj. Menciindas la "loricato-pinarbo" (Pinus heldreichii), la senduba simbolo de la Nacia Parko Pollino: tiu antikva relikvo vivas nur sur la Pollino, dum ekstere de la itala teritorio ĝi troviĝas sur la Balkanoj.

Ĉefaj urboj[redakti | redakti fonton]

Panoramo de Reggio Calabria

Sekvas listo de la urboj kun pli ol 50 000 loĝantoj.

1 Reggio Calabria Provinco de Reggio Calabria 184 400 loĝ.
2 Katanzaro Provinco de Katanzaro 94 400 loĝ.
3 Lamezia Terme Provinco de Katanzaro 70 200 loĝ.
4 Kosenco Provinco de Kosenco 70 000 loĝ.
5 Krotono Provinco de Krotono 60 600 loĝ.

Historio[redakti | redakti fonton]

Capo Colonna
Restaĵoj de la grekaj muregoj laŭlonge la marbordo de Reggio Calabria
La antikva ĉefa strato de Locri Epizefiri
Gioiosa Jonica Naniglio

La antikvaj loĝantoj de Kalabrio, estis la Bretioj, (aŭ Brutioj, laŭ la romianoj, kiuj ne havis simpation por ili, pro tio ke ili rezistis longe al la romia koloniigado); post la atakoj de la grekoj, la teritorio estis dividita, la marbordo iĝis greka, kaj la interno restis al la bretioj. Dum la koloniigado de la helenoj, ĝi estis grava zono de la Helena civilizo. El la klasika epoko restas multajn spurojn videblaj en la Arkeologiaj lokoj en Kalabrio. Post la konkero fare de la romianoj en la 3-a jarcento a.K. la ekonomio de la regiono malkreskis ĝis la malapero de la Romia Imperio, kun malbonegaj konsekvencoj por Kalabrio, tiel ke unu el la plej riĉaj regionoj de Italio estis izolita pro pesto kaj atakoj de arabaj kaj bizancaj piratoj.

Tiu ĉi situacio daŭris ĝis la alveno de Ruĝero la 1-a de Sicilio, fine de la 11-a jarcento; lia dinastio estigis la Napolan Regnon, kiu regis Kalabrion ĝis la unuiĝo de Italio en la 19-a jarcento.

Post la unuiĝo de la itala Regno, estiĝis en la sudo, kaj ĉefe en Kalabrio, ribela movado en kiu miksiĝis rabistoj kaj lojaluloj al la antaŭaj ŝtatoj (Brigantaggio), kiu estis sange forviŝata de la nova centra registaro.

Ankoraŭ nun, Kalabrio estas inter la plej malriĉaj regionoj de Italio.

Angulo de Tropea
Vilaĝo de Scilla
La Sila neĝkovrita
Parco nazionale del Pollino

La ĉirkaŭantaj maroj de Kalabrio estas puregaj, kaj nuntempe la plejmulto el riĉeco de la regiono devenas el stranda turismo. Tamen tre interesaj estas ankaŭ la aliaj turismaj eblecoj: vintra turismo (skiado), kultura (restaĵoj de la klasika periodo), religia (Sankta Francisko en Paola, Sankta Nikodemo en Mammola, ktp), kaj kompreneble la kuirarto (famaj lokaj pladoj, ĉiuj ligitaj de unu komuna bazo: la ruĝa akra kapsiketo).

Lingvoj kaj dialektoj[redakti | redakti fonton]

La kalabria loĝantaro havas sufiĉe variajn identecojn, kaj la tiel nomata "Kalabria dialekto" estas fakte du dialektoj, la norda dialekto (parolata en la provinco Kosenco), kiu estas simila al la Napola, kaj la centro-suda dialekto, kiu estas simila al la sicilia; kiel la plej multaj el la italaj dialektoj, suda kaj norda kalabria havas neniun oficialan statuson.

Pro la multaj historiaj radikoj de la regiono, ekzistas areoj de Kalabrio kie oni parolas lingvoj kaj dialektoj neitalaj.

La lingvaj minoritatoj agnoskitaj kaj protektataj de la Itala Ŝtato en la regiono Kalabrio estas: la gvardiola, la greka-kalabra dialekto kaj la albana (arbërishtja). En kelkaj el tiuj areoj, precipe la albanlingva, kie la lingvo ankoraŭ estas tre viva, la stratoj de la diversaj urboj havas disvastigitan dulingvan toponimion.

La gvardiola estas vario de la Okcitana, parolata en la lingva insulo de Guardia Piemontese,en la provinco de Kosenco.

Disvastigo de la greka lingvo de Kalabrio

La Greka lingvo de Kalabrio estas parolata en la Greka triangulo de la metropola urbo Reggio Calabria, en la municipoj de Amendolea (Amigdalio/ Amiddalia), Bova (Vua), Bova Marina (Fundaca, Jalò al Vua), Condofuri, Roccaforte del Greco (Vunì), Roghudi , kaj en kelkaj distriktoj de la urbo Reggio Calabria kiel ekzemple San Giorgio Extra.

La Albana lingvo en Kalabrio estas lingva vario de la albana parolata en suda Albanio. La albana komunumo (arbëreshë) estas la plej disvastigita malplimulto en la regiono (33 lingve aktivaj municipoj inter la provincoj de Kosenco, Krotono kaj Katanzaro). Rimarkindas la moderna kaj nuntempa literatura produktado, konata kaj studita en Albanio mem kaj en la Balkanaj ŝtatoj de la albana lingvo.

Komunikiloj[redakti | redakti fonton]

  • La flughaveno "Sant'Eufemia" de Lamezia Terme (IATA: SUF, ICAO: LICA) situas en la kvartalo Sant'Eufemia en la komunumo Lamezia Terme, ĝi estas la ĉefa flughaveno en Kalabrio kaj unu el la unuaj en Suda Italio laŭ pasaĝera trafiko.
  • La C

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.