Kaldario

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kaldario en romia banejo en Bath, Anglio. Oni forigis la plankon por montri la kavaĵon tra kie cirkulis la varma aero.

Kaldario (aŭ en latina caldarium, calidarium, cella caldariacella coctilium) estis ĉambro kun varma banejo, uzata en komplekso de romiaj termoj.

Ĝi estis tre varma kaj vaporhava ĉambro varmigita pere de hipokaŭsto, nome sistemo de subtera varmigilo. Tiu estis la plej varma ĉambro en la regula serio de banĉambroj: post sviti en la kaldario, la uzantoj povis aliri al tepidejo kaj al frigidario.

En la kaldario estis varmakva banejo (alveus, varma banejo aŭ solium) en la grundo, foje estis ankaŭ laconicum, nome varma kaj seka areo por instigi sviton.

Laŭ Francisko Azorín Kaldario estas Ejo, en la romanaj Termoj, por varma bano.[1] Li indikas etimologion el la latina caldarium, el caldus (varma).[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 100.
  2. Azorín, samloke.