Kalgari-Edmontona Koridoro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalgari-Edmontona Koridoro
Geografia regiono
setlejo [+]

LandoKanado
RegionoAlberto

- koordinatoj52° 9′ 36″ N, 113° 48′ 36″ U (mapo)52.16-113.81Koordinatoj: 52° 9′ 36″ N, 113° 48′ 36″ U (mapo)
Areo38 323,18 km² (3 832 318 ha) [+]


Kalgari-Edmontona Koridoro (Tero)
Kalgari-Edmontona Koridoro (Tero)

Kalgari-Edmontona Koridoro (Alberto)
Kalgari-Edmontona Koridoro (Alberto)
DEC

Map
Kalgari-Edmontona Koridoro
vdr

La Kalgari-Edmontona Koridoro (angle Calgary-Edmonton Corridor) estas geografia regiono en la kanada provinco Alberto. Ĝi estas la plej urbigita regiono de la provinco kaj unu el la plej dense loĝataj regionoj de Kanado. Ĝin konsistigas la censodistriktoj numeroj 11, 8, kaj 6 de la Kanada Instituto pri Statistiko. La regiono etendiĝas ĉ. 400 km-ojn de nordo al sudo, kaj en ĝi estas la tuto de la censaj metropoloj de Kalgario kaj Edmontono, kiel ankaŭ la urboj Airdrie, Red Deer, Wetaskiwin, kaj Leduc. Ĝi estas unu el kvar urbaj regiono de la Kanada Instituto pri Statistikoj kiuj sume havas en si 50% de la kanada loĝantaro. Laŭ la kanada censo de 2006, loĝis en la Kalgari-Edmontona Koridoro 2.412.736 homoj (73,3% de la loĝantaro de Alberto). La regiono ankaŭ havas unu el la plej rapide kreskantaj loĝantaroj de Kanado danke al la lastatempa pliriĉiĝo de regiono, kiun donas la ekspluatado de nafto.

La plej okupita ŝoseo de Alberto, la ŝoseo Reĝino Elizabeth 2-a (parto de alberta ŝoseo 2) etendiĝas tra la koridoro. En la regiono ankaŭ estas du grandaj internaciaj flughavenoj, en Kalgario (Internacia Flughaveno Kalgario) kaj Ĉefurba Regiono Edmontono (Internacia Flughaveno Edmontono). Ĉi tiu estas unu el la kanadaj flug-sektoroj kun plej densa trafiko: multaj komercistoj flugas de unu urbo en la regiono kaj reen en unu tago. Multaj fluglinioj kursas ĉi-regione: Air Canada havas ĝis 20 ĉiutagajn flugojn inter Kalgario kaj Edmontono, kaj Wesjet havas 10 kursojn.

Ankaŭ vidu[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]