Kalia bromido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalia bromido
kalia bromido
Tridimensia kemia strukturo de la
Kalia bromido
Kristala kemia strukturo de la
Kalia bromido
Blankaj kristaloj de Kalia bromido.
Alternativa(j) nomo(j)
  • Bromido de kalio
Kemia formulo
KBr
CAS-numero-kodo 7758-02-3
ChemSpider kodo 22854
PubChem-kodo 253877
Merck Index 15,7739
Fizikaj proprecoj
Aspekto blankaj, senodoraj, higroskopaj kristaloj
Molmaso 119.002 g·mol-1
Denseco 2.75g cm−3 [1]
Fandpunkto 734 °C
Bolpunkto 1435 °C
Refrakta indico  1,5590
Ekflama temperaturo Nebrulema
Solvebleco Akvo:678 g/L
Mortiga dozo (LD50) 3070 mg/kg (buŝe)
Sekurecaj Indikoj
Riskoj R36/37/38 [2]
Sekureco S26 S36
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS Damaĝo Piktogramo
07 – Toksa substanco 08 – Risko al sano
GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj H315, H319, H335, H336, H373
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P260, P261, P264, P271, P280, P302+352, P304+340, P305+351+338, P312, P314, P321, P332+313, P337+313, P362, P403+233, P405, P501[3]
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Kalia bromido estas neorganika salo rezultanta el rekta interagado de kalio kaj bromo, blanka, senodora kaj amargusta substanco, uzata kiel anti-konvulsiaĵo kaj sedativaĵo en la 19-a kaj 20-a jarcentoj. Kalia bromido same uzatas kiel veterinara drogo, kiel anti-epilepsia medikamento por hundoj.

Ĝi estas tre solvebla en akvo kaj ne solvebla en acetonitrilo. En diluitaj akvosolvaĵoj, kalia bromido estas dolĉagusta, tamen en pli altaj koncentriĝoj ĝi estas amara. Bromido de kalio estas irita substanco al intesta mukoza membrano, kaŭzante naŭzon kaj kelkfoje vomadon, kiu estas tipa efiko de ĉiuj solveblaj kaliaj saloj.

La anti-konvulsiaj proprecoj de kalia bromido estis unue esplorataj en 1857 de la angla kuracisto Charles Locock (1799-1875). Bromidoj povas esti konsiderataj kiel efikaj kuraciloj kontraŭ epilepsio. Tiutempe, oni ordinare kredis ke la epilepsio estis kaŭzata de masturbado. Locock rimarkis ke la bromido trankviligas la seksan ekscitiĝon kaj konfirmis ke la salo estis respondeca pri la sukceso dum traktado de epilepsiatako.

Sintezoj[redakti | redakti fonton]

Sintezo 1[redakti | redakti fonton]

  • Tradicia metodo por produktado de kalia bromido estas reakcio de kalia karbonato kun fera III bromido, farita per traktado de etaj ferfragmentoj sub akvo kun eksceso de bromo:

Sintezo 2[redakti | redakti fonton]

Sintezo 3[redakti | redakti fonton]

  • Preparado eblas per anstataŭado de bromo kun halogeno malpli aktiva (ekzemple:Jodo):

Sintezo 4[redakti | redakti fonton]

  • Sintezo de kalia bromido eblas per termika malkomponaĵo de kalia bromato sub 434 °C:

Reakcioj[redakti | redakti fonton]

Reakcio 1[redakti | redakti fonton]

  • Kiel jona salo, kalia bromido komplete dissociiĝas kiam pH 7 en akva solvaĵo. Ĝi taŭgas kiel donanto de bromidaj jonoj. Ĉi-reakcio estas grava por la manufakturo de arĝenta bromido por uzo en fotografiaj filmoj:

KBr + AgNO3AgBr + KNO3

Reakcio 2[redakti | redakti fonton]

2 KBr + Cl2 → 2 KCl + Br2

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]