Kambio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kambio estas valorpapero, ŝuldatesto, sindevigo pagi monsumon al iu. Kvankam kambioj ofte rilatas al iu komerco, ne ekzistas formala ligo. Do eĉ se la komerca interago ne estas jure valida aŭ alikaze ne efektiviĝas, tio ne tuŝas la validecon de la kambio.

Procedo[redakti | redakti fonton]

Persono A, nomata tratanto, ekzemple vendanto de varo, skribas kambion kaj subskribas ĝin indikante, ke li ordonas pagon.

Persono B, nomata tratato, ekzemple aĉetanto de varo, ankaŭ subskribas ĝin indikante, ke li devigas sin pagi, kaj redonas ĝin al A. Tio estas la akcepto. Kiel pagejo kutime estas indikata la banko de B, kiu deprenas la monon de lia konto.

A donas la kambion al persono C, ekzemple liveranto al A. Tiel C ricevas pagon, kvankam ne A rekte pagas, sed B. Tio kutime funkcias jene:

C donas la kambion al sia banko por enkasigo. Tiu prezentas ĝin al la banko de B.

Se ne ekzistas tratato, sed la skribanto mem promesas pagi, temas pri bilo. Kontraste al tio kambio laŭ la supre priskribita formo nomiĝas trato.

Ambaŭ tipojn de kambio oni povas pludoni per ĝiro (distinge de kont-al-konta ĝiro ankaŭ nomata endoso aŭ surdorsigo).

Funkcioj[redakti | redakti fonton]

Paga funkcio: Kambio ebligas kontan pagon. Pro la priskribita triangula situacio ĝi efektivigas du pagojn, tiel ke eĉ en kazo de kontanta pago la tratanto liberigas sin de bezono de kontanta mono.

Kredita funkcio: Kutime kambio estas pagenda je certa dato (alternative ĝi povas esti pagenda "ĉe vido", t.e. kiam ajn ĝi estas prezentata; tiam mankas kredita funkcio). Ĝis tiu dato la prenanto donas krediton al la tratato. Li povas ankaŭ pli frue ricevi la monon per diskonto. Tiam la rolon de kreditoro transprenas la banko.

Jura situacio[redakti | redakti fonton]

Por bone funkcigi kambiojn ankaŭ internacie oni grandparte normigis kambian juron.

Ekzemple tio rilatas al la nepraj elementoj:

  • Ĝi devas esti nomata kambio en la lingvo de la cetera teksto kaj ene de tiu teksto (ofte en la formo "Pagu kontraŭ ĉi tiu kambio la sumon de ...").
  • senkondiĉa ordono pagi certan monsumon
  • en kazo de trato la nomo de la tratato
  • loko, kie oni pagu (principe ankaŭ la daton, sed kaze de manko oni interpretas tion kiel ĉevidan kambion)
  • nomo de la profitanto, kiu ricevos la kambion
  • dato kaj loko, kiam / kie ĝi estas skribita
  • subskribo de la skribinto

Kvankam la skribinto en laŭplana situacio ne mem pagas (krom ĉe bilo), li nepre garantias la pagon. Ankaŭ ĉiu ĝiranto garantias, se ne eksplicite estas skribita sur la kambion neado de garantio. Tiel kambio povas esti valora ankaŭ, se ĝi parte havas falsigitajn subskribojn aŭ eĉ nomojn de neekzistantaj personoj.

Pro la memstara kaj senkondiĉa sindevigo estas relative facile ricevi la monon, se entute la tratato aŭ iu el la garantiantoj estas pagokapabla. Krome la enkasigo per ŝtataj instancoj estas faciligita per la rimedo de kambia protesto, tiel ke ne necesas procesi ĉe tribunalo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]