Kameloto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ilustraĵo de Gustave Doré de Kameloto el “Enid”, 1867.

Kameloto, la kastelo de Reĝo Arturo, kie situis la Ronda Tablo.

La unua mencio de Kameloto estas en francaj romancoj de la 12-a jarcento.

Estas malklare kie situis Kameloto. Laŭ Thomas Malory Kameloto estis Winchester, la antaŭa ĉefurbo de la reĝoj de Wessex. En 1542 la antikvisto John Leland raportis ke la ĉirkaŭuloj kredis ke Kameloto estis la Kastelo Cadbury, feraĝa fortikaĵo en Somerset. Dum la jarcentoj, estis multaj aliaj sugestoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]