Kampara turismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kampara turismo: Benamahoma, pitoreska loko de la Grazalema (Montaro) (sudorienta Hispanio).

Kampara turismoagroturismo (Italio, Svisio) estas sektoro de la turisma industrio kiu ĉefe okupiĝas pri la uzo de naturaj, kulturaj, historiaj kaj aliaj rimedoj de la kamparo kaj ĝiaj trajtoj por krei ampleksan turisman produkton[1]. Tiu speco turismo rilatas al malgrandskala turismo ekster la urba medio, okazanta en rura, kampara medio, kutime en malgrandaj lokoj (pli malgrandaj ol 1.000 aŭ 2.000 loĝantoj) aŭ eĉ ekster la urbaj kernoj en malgrandaj setlejoj. Kampara turismo. Turistoj estas altiritaj de la pureco kaj trankvileco pro la naturo, la ŝanco ekkoni la tradiciajn domstilojn kaj la regionan kulturon.

Ĉi tiu speco de turismo kiu implikas interagon inter kamparanoj kaj turistoj estas organizita en multaj landoj de la mondo per la programo WWOOF[2].

Terminologio[redakti | redakti fonton]

Ofte oni konfuzas la terminojn agroturismo kaj kampara turismo, kvankam ili havas malsamajn signifojn.

Kampara turismo[redakti | redakti fonton]

Temas pri speco de turismo en kiu turistoj iras al vilaĝojbienoj por sperti kamparan vivon. Tiu turismo inkludas la partoprenon de turistoj en vilaĝaj agadoj kiel ekzemple prizorgado de bestoj kaj kultivaĵoj, kuirado kaj purigado, metioj kaj distro. Kampara turismo estas turismo kiu okazas en kamparaj lokoj[3].

Agroturismo[redakti | redakti fonton]

Elstara subspeco de kampara turismo estas agroturismo (agrara turismo) dum kiu la turisto ne nur vivas en kampara bieneto, sed ankaŭ okupiĝas pri ekonomiaj agadoj tie. Ofte kampara turismo ankaŭ povas esti speco de ekoturismo.

Agroturismo celas montri kaj klarigi al turistoj la produktadprocezon en agrikulturaj bienoj. Turistoj loĝas en kamparaj domoj, vilaĝaj domoj ktp., ĉu luante la tutan domon kun serio da servoj, ĉu luante ĉambron aŭ spacon en ĝi. La posedantoj proponas agadojn rilatajn al la agrikultura kaj kampara mondoj: manĝoj kun hejmaj produktoj, luado de ĉevaloj, riskosportoj, ekologia lernejo aŭ metiistaj kuiradkursoj.

Diferencoj internacie[redakti | redakti fonton]

Identigi aŭ diferencigi la terminojn kampara turismo kaj agroturismo multe varias inter landoj.

  • En Usono, la terminoj kampara turismo kaj agroturismo estas preskaŭ sinonimaj kaj rilatas al vastaj kamparaj areoj kun ranĉoj kaj bienoj.
  • En la landoj de la Eŭropa Unio, la diferencoj inter kampara turismo kaj agroturismo estas signifaj. Kampara turismo reprezentas vilaĝturismon en pli larĝa signifo kaj agroturismo reprezentas kamparan turismon en la pli malvasta signifo. En 2015, 35 profesiaj organizoj de 27 eŭropaj landoj ariĝis ene de strukturo kun etikedo Eurogîtes, la Eŭropa Federacio de Kampara Turismo (Eŭropa Federacio de Agrikulturo kaj Vilaĝa Turismo), kreita en 1990.

Trajtoj[redakti | redakti fonton]

Kutime temas pri familiaj entreprenoj kiuj adaptis aŭ renovigis antikvajn kamparajn domojn adaptitajn al la bezonoj de turistoj, proponantaj samtempe bonkvalitajn servojn al ili [4].

La koncepto de kampara turismo rilatas al:

  1. Kamparaj rimedoj: Riveroj, lagoj, montoj, arbaroj. ...
  2. Kampara heredaĵo: Tradicia arkitekturo, historio, kastelo , preĝejoj ...
  3. Kampara vivmaniero: Lokaj eventoj, gastronomio, tradicioj, muziko...
  4. Kamparaj agadoj: rajdado, biciklado, fiŝkaptado, migrado (piedirado), akvosportoj...

Kampara domanaro kiel adaptita (tradicia) domanaro kiu estis konstruita en tia maniero por respekti la medion kaj konstrui tradicion.

Kampara turismo-bieneto en Litovio

Klasifiko[redakti | redakti fonton]

  • Agroturismo (rikolta laboro)
  • Restada turismo ("vivi en la kamparo")
  • Praktika sperto-turismo (akirante vivsperton)
  • Gastronomia sperto (tradiciaj manĝaĵoj kaj trinkaĵoj)
  • Komunuma ekoturismo (eko-komunuma turismo)
  • Etnografia turismo (konatiĝo kun lokaj tradicioj)
  • Agrikultura turismo[5].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (ru) Shilova S. G. kaj aliaj, Организация сельского туризма. Методическое пособие (Organizo de kampara turismo. Metodologia gvidilo). Arkivita el la originalo la 1an de aŭgusto 2021.
  2. (en) WWOOF.org, Arkivita de la originalo la 13-an de septembro 2008.
  3. (sr) Njegovan, Zoran (2016), Економика туризма и сеоског туризма (Ekonomio de turismo kaj kampara turismo . Novi Sad: Universitato de Novi Sad. ISBN 978-86-7520-380-3
  4. (es) Qué es una casa rural. Definición legal
  5. (ru) Vladimir Vladimirovic Dobroselskij, Аграрный туризм: виды и структура (Agrikultura turismo: tipoj kaj strukturo), Scienca kaj praktika revuo, 2015. Arkivita la 3-an de septembro 2019.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Ekoturismo

Aventura turismo

Marŝado

Daŭripova turismo

Subĉiela muzeo

Verdaj vojoj (bicikli, piediradi)

Esperantista Migrado Aŭtuna.