Kanalo Saint-Martin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La kanalo Saint-Martin.

La kanalo Saint-Martin (franclingve canal Saint-Martin) estas 4,55-kilometrojn longa kanalo lokita en la orientaj kvartaloj de Parizo. Ĝi kunigas la basenon de La Villette kaj la kanalon de Ourcq al la Sejno.

Ĝi konsistigas parton de la parizaj kanaloj, kiuj entute longas 130 kilometrojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La kanalo estis inaŭgurita en 1825. Ĝi disponas naŭ kluzojn. Ĝi origine celis provizii trinkeblan akvon al la Parizanoj.

Kelkaj scenoj de la filmo Le fabuleux destin d'Amélie Poulain aperinta en 2001, estis filmitaj tie.

La kanalo famiĝis en la vintro 2006-2007, kiam la asocio "Les Enfants de Don Quichotte" instalis tie proksimume 200 tendojn por atentigi la Parizanojn pri la multaj senhejmuloj de la ĉefurbo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]