Kaniljeĥo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kaniljeĥo
administra kvartalo de Madrido
Administrado
Demografio
Loĝantaro 28 649  (2018) [+]
Loĝdenso 17 927 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 27′ N, 3° 37′ U (mapo)40.4427-3.6099Koordinatoj: 40° 27′ N, 3° 37′ U (mapo) [+]
Areo 1,598075 km² (15 9.8 075 ha) [+]
Kaniljeĥo (Madrido)
Kaniljeĥo (Madrido)
DEC
Kaniljeĥo
Kaniljeĥo
Situo de Kaniljeĥo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Canillejas neighborhood, Madrid [+]
vdr
Metroo de Madrido. Haltejo de Canillejas.

Kaniljeĥo, aŭ Canillejas [kanijEĥas] en hispana origine, estas kvartalo (antikve municipo) apartenanta al la distrikto San Blas, en Madrido, Hispanio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Historie estas unu el la plej antikvaj vilaĝoj de la regiono de Madrido, situanta nordoriente de la ĉefurbo, ĉar ĝi estis fondita ĉirkaŭ la 13a jarcento. En studo pri vilaĝoj mendita de la Kardinalo Cisneros en la 16a jarcento jam aperas Canillejas ene de la municipoj de Toledo. Aperas ankaŭ ene de la dokumento Relaciones Topográficas de Filipo la 2-a same kiel en la Catastro de Ensenada. La mencioj al la municipo ĉiam rilatas al la riĉo pri la tritiko produktita. Same oni aludas al la ekzisto de la mudeĥara paroĥo mudéjar de Santa María la Blanca, de la 15a aŭ 16a jarcentoj (en bona stato de konservado) kaj al gastejo ĉe la iama ŝoseo al Aragono, kiu ligis Madridon kun Alcalá de Henares, Gvadalaĥaro, Zaragozo kaj Barcelono.

La aktuala distrikto de San Blas aperas kiel plugebla tero en la unua mapo de Kaniljeĥo, de la jaro 1875, kiu estis la ununura homa setlejo.

En la du unuaj jardekoj de la 20a jarcento duobliĝis la populacio de Kaniljeĥo, kaj denove en la du venontaj. La privataj bienoj kaj proksimaj arbaroj, kiaj tiuj de la Markizo de Torre Arias kaj tiuj de la Markizo de Canillejas, markis en tiu epoko municipon kun alta vivnivelo.

La municipo de Canillejas apartenis al la jurisdikcia teritorio de Alcalá de Henares ĝis ties aneksigo al la municipo de Madrido farita per Dekreto de 24a de junio de 1949. Kiam okazis la administra divido de Madrido en distriktoj ne rekuperiĝis la nomo de Canillejas, male al ĉe aliaj distriktoj de la ĉefurbo kiuj ja konservis la nomon de la municipoj malaperintaj, kiaj: Barajas, Vicálvaro, Carabanchel, ChamartínVillaverde inter aliaj.

Poste alvenis multaj enmigrintoj kiuj venis por labori en proksima industrio, kaj pro tio estis grava centro de laborista movado. Aktuale prezentas en sia teritorio sportaj instalaĵoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

40° 27′ N 3° 37′ U / 40.450 °N, 3.617 °U / 40.450; -3.617 (mapo)