Kaolino

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kaolino estas speco de plasteca rokaĵo, en kiu enestas argila mineralo kaolinito. Precipe en dolĉakva medio, miksite kun polvo kaj sablo, ĝi povas estigi specifan blankkoloran argilon, vaste uzatan en industrio.

Ekzistas multaj specoj de kaolino kun diferencaj fizikaj-kemiaj ecoj.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La vorto „kaolino“ devenas el la ĉina lingvo. Gāolǐng tǔKao-ling tchu signifas "argilo el Alta monteto" kaj ĝi eliras el la nomo de la riĉa trovloko Kao-ling („Alta monteto“) en la provinco Jianĝi en sudorienta parto de Ĉinio. Laŭ Francisko Azorín Kaolino estas Tre blanka argilo, uzata por fabriki porcelanon.[1] Li indikas etimologion el ĉina kao-ling (alta monto).[2]

Utiligo[redakti | redakti fonton]

Kaolino estas uzata por produktado de porcelano, papero, farboj , gumo kaj brikoj el ŝamoto k.a.

Referencoj en Esperanto[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 105.
  2. Azorín, samloke.
  • DUDICH, Endre: "Ĉu vi konas la Teron? Ĉapitroj el la geologiaj sciencoj",. Scienca Eldona Centro de UEA, Budapest, 1983.