Kapitulaco de Germanio de majo 1945

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Generalo Alfred Jodl subskribas la kapitulaco de Wehrmacht en Reims - la 7an de majo 1945

La protokolo de germana kapitulaco finigis la militagojn de la Dua Mondmilito en Eŭropo. La teksto estis subskribita la 8an de majo 1945 en Karlshorst, Berlino, fare de reprezentantoj de la tri armitaj fortoj de la Oberkommando de la Wehrmacht (OKW), kaj de la flanko de la Aliancanoj ties altaj supremaj estroj sovetia, usona kaj franca, kiel observantoj de la subskribo. La antaŭa tago oni subskribis alian similan dokumenton en Reims (vidu la supran foton).

Feldmarŝalo Wilhelm Keitel subskribas la kapitulacon de Wehrmacht - la 8an de majo 1945 en Karlshorst, Berlino
Unua kapitulaca dokumento subskribita en Reims la 7an de majo 1945.

Oni rememoras tiun tagon, konata kiel la Tago de la Venko en Eŭropo, scepte en la eks-sovetaj respublikoj kie ĝi estas celebrata la 9an de majo pro horaraj tialoj (estis pli ol 00:00h en Moskvo en la momento de la oficiala kapitulaca subskribo).

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]