Kappel-Grafenhausen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kappel-Grafenhausen
Blazono
Kappel-Grafenhausen (Germanio)
Kappel-Grafenhausen (Germanio)
DEC

Map

neurba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Baden-Virtembergo
Distriktaro Distriktaro Freiburg
Distrikto Distrikto Ortenau
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 07822
Poŝtkodo 77966
Aŭtomobila kodo OG
Oficiala Municipokodo 08317152
Politiko
Komunumestro Armin Klausmann
Adreso de la administrejo Rathausstraße 2
Demografio
Loĝantaro 5281 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (decembro 2020)]
Geografio
Geografia situo 48° 18′ N, 7° 44′ O (mapo)48.2922222222227.7413888888889Koordinatoj: 48° 18′ N, 7° 44′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 163 m
Areo 25,72 km²
Oficiala retejo http://www.kappel-grafenhausen.de
vdr

Kappel-Grafenhausen estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Ortenau, en la Regiono Suda Supra Rejno kaj en la distriktaro Freiburg de la federacia lando Baden-Virtembergo. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 5281 loĝantojn sur areo de 25,72 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 205 loĝantoj/km².

Okcidente la komunuma teritorio limas al la bordo de la rivero Rejno, kiu samtempe estas la limo al Francio. Trafike la komunumo ligiĝas per aŭta kaj motorcikla trafiko al la germana aŭtovojo A5, norde al Frankfurto ĉe Majno kaj sude al Bazelo, kaj apud la aŭtovojo estas internacia trajna linio, kiu norden kaj suden ligas al la samaj urboj.

Per pramo super la rivero Rejno Kappel-Grafenhausen estas ligata al la komunumo Rhinau de Francio.

Natura parko Taubergießen[redakti | redakti fonton]

En la okcidenta parto de la komunuma teritorio, proksime de la Rejno, al Kappel-Grafenhausen apartenas parto de la natura parko Taubergießen, apudrivera herbejaro tuj oriente de la nun kanaligita riverego Rejno: la ekologie protektita natura parko estas nur la centra parto de grandega ĉerivera arbaro, kiu en tempo de alta akvonivelo estas inundata.

infanoj dum kanuado tra la natura parko kun pluraj esperantistoj en 2012

Ĝi gastigas la tipajn plantojn kaj bestojn de ĉeriveraj arbaroj, aparte akvobirdojn kiel anasoj kaj cignoj, kaj aldone iujn dumtage pasantajn homojn, kiuj komforte en tradiciaj lignaj boatoj estas navigataj tra la malsekejoj, aŭ sporte en propramane alportitaj kanuoj kaj kajakoj malkovras ilin. Krome vasta reto da vojetoj ankaŭ ebligas al migrantoj kaj biciklantoj voji tra ĝi. La areo en 1979 iĝis ekologie protektata, kaj estas inter la plej grandaj tiaj areoj en la sudokcidento de Germanio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]