Karenoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karenoj
etno
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)
Karenic
vdr

Karenoj estas grupa nomo por popoloj, vivantaj en la suda Birmo en triba sistemo kaj parolantaj ĉino-tibetajn lingvojn. Ili ne formas unuecan grupon, ili diferencas etne, lingve, religie aŭ ekonomie. Laŭ unu tradicia diferencigo ekzistas blankaj kaj ruĝaj karenoj. Al la unuaj apartenas la popolgrupoj sgaw kaj pwo, al la lastaj bre, padaung, yinbaw kaj zayein.

La karenaj popoloj (plej granda malplimulto en Mianmaro) vivas en la sudokcidenta parto de la lando, ĉe la riverdelto Iravadio, en la Pegu-montaro kaj apud la rivero Salvino kaj en la najbaraj teritorioj de Tajlando.

Ekde sendependiĝo de Mianmaro (1948), la diversaj, karenaj grupoj batalas gerile kontraŭ la registaro. Kotulio (angle transliterata Kawthoolei) estas nomo uzata de la karenoj kaj ilia sendependiĝa movado por la Karena Nacia Unio (KNU) por nomi la ŝtaton, kiun la KNU celas starigi en Birmo.

La virinaj anoj de la tribo paduang en Tajlando (regiono Mae Hong Son) uzas kolringojn kiel ornamaĵojn. Oni nomas la virinojn ĝirafkolaj virinoj (vidu foton). La uzo de la kolringoj malfortigas la kolajn muskolojn, tial la depreno de tio kaŭzus malsaniĝon de la virino. En pli fruaj epokoj, la adulton de la virino oni punis per depreno de la kolringoj. La tribo originale vivis en Mianmaro, sed la soldatoj forpelis ilin.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]